Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En Esperantujo, bitalbumo de ĴeLe
2023-06-15

Unu aparte interesa trajto de esperanta muziko estas, ke ĝi ofte spegulas la movadon kaj la komunumon de parolantoj de nia lingvo. La bitalbumo En Esperantujo de ĴeLe traktas ĝuste pri agrablaj rememoroj kaj travivaĵoj de la duopo ekde 1987 pere de Esperanto.



La albumo estas aranĝita tiel, ke ĝi ŝajnas kvazaŭ vojaĝo tra Esperantujo. Ĝi komenciĝas per saluta kanto, "Salut' al vi, amikoj". Sekve venas la kanto kiu donas nomon al la albumo, kun nostalgia melodio kaj teksto pri la agrabla etoso de Esperantujo.


Sekve "Trajno Veturas", kaj aŭdanta tiun trajnecan melodion vi certe rememoros trajnvojaĝon al iu esperantumado. "Sezonoj" pasas en agrabla ritmo kaj humoro de homoj ŝanĝiĝas. Ŝajne humoro estas pli bona en somero, kiam okazas pli da Esperantaj kongresoj, ĉu?


"Via Ravo" rakontas pri renkontiĝo kaj disiĝo, bone konata de la Esperanta komunumo en diasporo tra la mondo. Esperanta komunumo estas plena de homoj, kies karaktero estas rimarkinda. Unu el tiuj homoj estas "La Solulo", simpatia kun multaj hobioj, kaj tre okupata pri sia ena mondo.


Amo ankaŭ havas spacon en Esperantujo. "Pensis Mi" estas kanto kun melodio tre delikata kaj bela amdeklara teksto kiu priskribas feliĉan amrilaton. "Danĝera Gluo", male, rakontas pri la danĝera gluo kiu ligas paron en toksan amrilaton, kaj havas interesan rokenrolan melodion.


"Sinjorino Pigreco" priskribas... Nu, pigreman homon. Mi scivolemas pri kiu inspiris tiun ĉi kanton. "La Novembra Pluvo" bildigas scenon de pluvo, kio invitas homojn dediĉi pli da tempo al si mem, al siaj pensoj, deziroj kaj rememoroj. Sekve venas la "Krio" de la animo, kaŭzita de forta sento de manko.


Por plenumi tiun mankon, oni povas iri al... "Ho, Renkontiĝo" de esperantistoj, kiam amikoj kune festas kaj ĝuas la vivon. Bedaŭrinde tempo pasas rapide, kaj oni haste adiaŭis, sed "Ne Interparolis" kun ŝatata homo, kiun oni ne revidos dum longa tempo. Tiel estas la vivo. Sed Esperantaj renkontiĝoj havas tradicion, kiu mildigas tiun problemon: dancado. Per danco la esperantistoj interagas kaj amuziĝas sen interparoli, kaj ĉiuj kunportas dolĉajn rememorojn hejmen, do "Dancu kun Mi"!


En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage aŭskulti peceton de la kantoj kaj aĉeti la bitalbumon: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/%C4%B5ele/3-en-esperantujo.html


Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio