Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina prezidanto intervidiĝis kun hondura prezidento
2023-06-13

Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun prezidento de la Hondura Respubliko Iris Xiomara Castro Sarmiento en la Granda Popola Halo de Pekino la 12-an de junio posttagmeze.



Xi Jinping diris, ke en marto de la kuranta jaro, Ĉinio starigis diplomatiajn rilatojn kun Honduro, kaj Castro fariĝis la unua hondura prezidento, kiu faris ŝtatan viziton al Ĉinio. La alveno de la prezidento malfermis novan ĉapitron en la historio de ĉin-honduraj rilatoj, kio havas specialan kaj gravan signifon. Xi Jinping substrekis, ke Ĉinio firme disvolvos amikajn rilatojn kun Honduro, firme subtenos la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Honduro kaj volas esti bona amiko kaj partnero de Honduro por reciproka respekto, egaleco, kungajno kaj komuna disvolviĝo. Li diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun Honduro por gvidi kaj antaŭenpuŝi, surbaze de strategia kaj longtempa perspektivo, la ambaŭflankajn rilatojn por plua disvolviĝo, kaj alporti pli da avantaĝoj al la popoloj de la du landoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio