Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La bela ĝardeno Norbu Lingka en Lasao
2023-06-13

Fondita de la 7-a Dalai-lamao en 1740 por servi kiel somera palaco por li kaj kelkaj aliaj altranguloj, Norbu Lingka (Trezora Ĝardeno en la tibeta lingvo) estas xizang-stila ĝardeno kaj historia loko protektata de la ŝtato. Laŭlonge de pli ol 200 jaroj, ĝia areo kreskis kaj nun okupas 360 mil kvadratajn metrojn, kun pli ol 100 specioj de plantoj, inkluzive de kelkaj raraj specioj el norda kaj suda partoj de Xizang, aliaj partoj de Ĉinio kaj aliaj landoj. La domoj, en tri malsamaj arkitekturaj stiloj, entute havas 374 ĉambrojn.


Fasado de la palaco de la 14-a Dalai-lamao. Ĝia arkitektura stilo estas inspirita de tiu de la Somera Palaco de Pekino.


Enirejo al la korto de la palaco de la 7-a Dalai-lamao


Interna korto de la palaco de la 7-a Dalai-lamao


Fasado de la palaco de la 11-a Dalai-lamao


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio