Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiu sistemo estas pli avantaĝa? Ĉina aŭ usona?
2023-06-12

La 5-an de aprilo okazis debato pri komparo inter la ĉina kaj usona politikaj sistemoj en Masaĉuseco de Usono. La temo de la debato estis: ĉu la ĉina sistemo estas pli bona ol la usona? Franca entreprenisto kaj Twitter-opiniestro Arnaud Betrand disputis kun germana "sendependa esploristo" Adrian Zenz.


La Interkolegia Esplor-instituto, organizanto de la debato, diris en la komenco: "Ĉinio pace leviĝas kiel grava potenco en la mondo, kaj 'sistema supereco' de Usono kaj Okcidento estas pridubata de pli kaj pli da homoj. Konsiderante la kreskantan kontraŭstaron de la du sistemoj, ni volas demandi, kiu sistemo povas formi pli bonan estontecon por la mondo kaj la homaro?" Estas iom bedaŭrinde, ke mankas ĉina partoprenanto en tiu ĉi debato koncerna al Ĉinio, sed Bertrand, kiu, havas profundan konon pri Ĉinio kaj la ĉina popolo, gajnis la debaton.



Bertrand parolis unue. Li faris deklaron, ke la celo de tiu ĉi debato estas kompari la sistemojn de Ĉinio kaj Usono, tamen la politikaj sistemoj ne povas esti ĝenerale komparitaj, ĉar ĉiu sistemo devenas de unika aro da historiaj, ekonomiaj kaj geopolitikaj medioj de la lando, kaj taŭgas nur por homoj de tiu lando. Tamen en la debato, li faris komparojn en diversaj kampoj.


Bertrand citis la faman parolon de usona eksprezidento Franklin D. Roosevelt pri la "kvar liberecoj" en 1941, substrekante, ke la okcidenta socio ignoras du el ili: libereco je manko kaj libereco je timo. Bertrand diris, ke malriĉeco estas la malo de libereco. Kiam homo vivas en ekstrema malriĉeco, li ne plu havas sian liberecon por fari elektojn, pro manko da elektebloj, kaj fariĝis sklavo de malfacila vivo. En Ĉinio, eĉ la plej severaj kritikantoj agnoskas la fakton, ke Ĉinio atingis la plej grandan kaj plej rapidan redukton de malriĉeco en la mondo. La elspezo de la lando pri tiu ĉi afero egalas la totalan elspezon de Usono por la militoj en Afganio kaj Irako en la pasintaj 20 jaroj.


Pri libereco je timo, Bertrand faris simplan demandon: "En Usono, ĉu iu povas laŭplaĉe promeni eksterdome meze de nokto?"


Bertrand sekve prezentis pli profundan penson: kolektiva libereco. Li diris, ke la franca politikisto Charles de Gaulle iam proponis, ke la plej granda libereco de iu lando estas ĝia suverena sendependeco, kio ankaŭ estas la antaŭkondiĉo por ĉiuj aliaj liberecoj. Ĉi-flanke, Ĉinio sendube estas la plej libera lando en la mondo, ĉar ĝi ne dependas de iu ajn alia lando, nek okupiĝas pri militaj aliancoj. Tia altgrada suvereneco permesas al Ĉinio koncentriĝi al enlanda disvolviĝo, konservante agadliberecon sur la internacia scenejo.


Bertrand diris, ke stabileco de regno estas la fundamento de ĝia evoluo kaj spegulas la aspirojn de homoj. Multaj enketoj faritaj al ĉinoj, inkluzive de tiuj faritaj de okcidentaj institucioj, montris, ke la ĉina popolo estas tre unuiĝema kaj havas similajn opinionj pri sia landa sistemo. Ekzemple, Ash-centro por Demokratia Regado kaj Novigado sub Harvard-universitato faris 13-jaran enketon al ĉinoj kaj publikigis la raporton en 2020. La konkludo estas, ke la kontenteco de la ĉina popolo pri sia registaro atingis 93.1%. Tio estas tute malsama ol tiu en Usono kaj Eŭropo.


Resume, la usona kaj eŭropaj sistemoj havas siajn proprajn avantaĝojn, tamen la ĉina unike kunigas tiujn avantaĝojn, certigante, ke la ĉina popolo povu ĝui pli da ĝenerala stabileco, prospero kaj libereco.


Kontraste kun Bertrand, Adrian Zenz, kiu unuafoje akceptis publikan debaton, nur ripetis la mensogojn pri Ĉinio, kiuj estis plurfoje malkaŝitaj, kaj eĉ ne prezentis sian starpunkton montri la avantaĝon de la usona sistemo. En kelkaj momentoj, Zenz provis defendi la okcidentan sistemon, sed aperis nur kontraŭdiroj. Ekzemple, li diris: "Nun en Usono, malaperas la tenaceco de ĝia sistemo, tial eble ĝi ne estas la plej bona ekzemplo de liberala demokratio." La eksterreta voĉdonado montris, ke Bertrand gajnis plenan venkon.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio