Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Komenciĝis universitata enirekzameno de Ĉinio
2023-06-08

La 7-an de junio komenciĝis universitata enirekzameno de Ĉinio. Ĉiujare la evento altiras atentojn de multaj familioj kaj eĉ la tuta socio.



Ĉi-jare la nombro de ekzamenatoj kreis novan rekordon kaj atingis 12.91 milionojn, pliiĝinte je 98 mil ol tiu en la pasinta jaro. Tio spegulas la progreson de edukado de Ĉinio kaj la volon de lernantoj al altnivela studado.



En ĉi-jara ekzameno, ĉiuj lokoj alprenas preventadon de poŝtelefona trompado kiel la ĉefan parton, kaj estas la unua fojo, ke la ekzamenĉambroj estas ekipitaj per saĝaj sekurecaj pordegoj. Ekzemple, en Zhejiang-provinco la ekzamen-paperoj estas eskortitaj de speciala personaro kaj specialaj aŭtoj, kaj estas monitorata la tuta procezo de la ekzameno. Samtempe funkcias fora monitorado kaj plenangula superrigardo.


Por krei bonan medion por ekzamenatoj, multaj lokoj alprenas rimedojn por redukti bruon, ĝustigi labortempon kaj lern-tempon kaj malpezigi trafikan premon. 


Redaktoroj: Jiang Limin kaj Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio