Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping emfazis antaŭenigon de nova kultura misio por konstrui modernan civilizon de ĉina nacio
2023-06-07

La 2-an de junio en Pekino, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono Xi Jinping ĉeestis kunsidon pri heredado kaj disvolvado de kulturo kaj faris gravan paroladon. Li substrekis, ke antaŭenigi kulturan prosperon, konstrui kulture fortan landon kaj konstrui modernan civilizacion de la ĉina nacio sur nova startpunkto estas la nova kultura misio de Ĉinio en la nova epoko. Li emfazis la taskojn firmigi kulturan memfidon, surŝultrigi misiojn, klopodi por kunkrei novan kulturon de la epoko kaj konstrui modernan civilizacion de la ĉina nacio. Por la kunsido, li inspektis la Nacian Arkivejon de Eldonaĵoj kaj Kulturaj Materialoj kaj Ĉinan Akademion de Historio.






Xi Jinping emfazis, ke necesas firmigi kulturan memfidon, persisti en la propra vojo, baziĝi sur granda historia praktiko kaj moderna praktiko de la ĉina nacio. Tio postulas, ke oni resumu ĉinajn spertojn per ĉinaj teorioj, realigu sendependecon kaj memdecidon de virtoj. Por la celo, oni devas teni malfermecon kaj inkluzivecon, persisti en ĉinigo kaj epokigo de marksismo, heredigi kaj evoluigi eminentajn tradiciajn kulturojn de Ĉinio, akceli indiĝenigon de fremdaj kulturoj kaj senĉese kulturi kaj krei socialisman kulturon kun ĉinaj trajtoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio