Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Konstruado de homara komunumo de komuna estonteco por prezenti disvolvan direkton de homara civilizacio
2023-06-06

de Liu Tongfang*


Ĉina modernigo reprezentas la direkton de la progreso de homa civilizacio, montrante novan bildon malsaman ol la okcidenta moderniga modelo, ĝi estas tute nova formo de homa civilizacio.


Konstrui homaran komunumon de komuna estonteco helpas solvi la komunajn problemojn alfrontatajn de la homaro, antaŭenigi la progreson de la homa civilizacio kaj malfermi novan ĉapitron en la disvolviĝo de la homa civilizacio. La koncepto konstrui homaran komunumon de komuna estonteco sekvas la principon, ke ĉiuj landoj, grandaj aŭ malgrandaj, estas egalaj, insistas pri komunaj dialogo, konstruado kaj ĝuo, la monda estonteco devas esti regata de ĉiuj landoj, internaciaj reguloj devas esti skribitaj de ĉiuj landoj, mondaj aferoj devas esti decidataj de ĉiuj landoj, kaj la fruktoj de disvolvado devas esti kundividitaj de ĉiuj landoj. 


Sur platformoj kiel "La Zono kaj Vojo", per reciproka ekonomia kunlaboro tutmonde, la statuso de evoluantaj landoj en la monda industria ĉeno estos altigita, la interspaco inter la nordo kaj la sudo estos forigita, kaj la problemo de malekvilibra kaj nekompleta evoluo inter landoj kaj ene de landoj estos solvita. Antaŭenpuŝi malferman mondan ekonomion, pliigi la malfermecon kaj ampleksecon de kunlaboraj mekanismoj, konceptoj kaj politikoj, kaj antaŭenigi ekonomian tutmondiĝon por disvolvo en pli malferma, inkluziveca, profita, ekvilibra kaj kungajna direkto, ĉio tio celas, ke la fruktoj de disvolviĝo povos profitigi pli da homoj kaj krei pli fortan komunumon de interesoj. 


La koncepto kaj praktiko de konstruado de homara komunumo de komuna estonteco helpos la kontinuan plibonigon de ĝeneralaj interesoj de la homaro en interrilato kaj interdependo. Kaj tiel estos pli ekvilibra disvolviĝo de tutmonda produktopovo, tion sekvos la egaleco inter malsamaj civilizacioj.


Ni bezonas kunekziston de malsamaj civilizacioj. La kapital-centrita modernigo de Okcidento realigis kapitalan primitivan amasiĝon per kolonia ekspansio, transdonas diversajn krizojn per eksterlandaj militoj, kaj trudas siajn proprajn valorojn kaj modelojn al aliaj per la tiel nomataj "universalaj valoroj", kio alportis katastrofojn al homa civilizacio. Konstrui homaran komunumon de komuna estonteco estas ideo subtenata de kaj cele al la komunaj valoroj de la tuta homaro. Malsamaj landoj havas malsamajn historiojn, kulturojn, sistemojn kaj evolu-nivelojn, sed homoj de ĉiuj landoj deziras la komunajn valorojn de paco, progreso, egaleco, justeco, demokratio kaj libereco.


*La aŭtoro estas profesoro ĉe Kolegio de Marksismo sub Zhejiang-universitato.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio