Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: kunlaboroj kaj kungajno laŭ "La Zono kaj Vojo"
2023-06-02

de Pan Rui


Ekde kiam Ĉinio proponis la iniciaton "La Zono kaj Vojo", rilataj kunlaboroj kaj vojaĝoj inter la ĉina provinco Shaanxi kaj la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" pli kaj pli multiĝis, kio fariĝis firma fundamento por komuna konstruado de la iniciato.


En antikveco, Chang'an (nuna Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi) akceptis komercistojn el la tuta mondo, kaj en Chang'an kuniĝis diversaj kulturoj kaj tie prosperis komerco, kulturo kaj turismo. Nun, 10 jarojn post propono de la iniciato "La Zono kaj Vojo", la spirito de la Silka Vojo denove releviĝis.


Xi'an-a Grupo Aiju (Xi'an Aiju Cereals & Oil Industry Group Co., Ltd.) subskribis kun pli ol 20 bienmastroj de Kazaĥio kontrakton pri terkultivado de 100 mil hektaroj da tero, por profundigi prilaboradon de lokaj kultivaĵoj. Tio ne nur kontentigas la nunajn disvolvajn bezonojn de entreprenoj, sed ankaŭ alportas progresojn al Kazaĥio kaj lokanoj.



En oktobro 2019, en Xi'an-a Hospitalo pri Encefalopatio de Tradicia Ĉina Medicino malfermiĝis Xi'an-a Staĝo de Rusa Societo de Tradicia Ĉina Medicino, kaj 28 staĝantoj el Rusio, Kazaĥio, Bulgario kaj aliaj landoj faris 13-tagan staĝon pri la ĉina medicino. Post tiaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj, Xi'an-a Hospitalo pri Encefalopatio de Tradicia Ĉina Medicino esploris internacian disvastigon kaj establis diagnoz- kaj kurac-centrojn en la urbo Dako de Bangladeŝo kaj la urboj Surabajo kaj Ĝakarto de Indonezio.



Shaanxi-a kompanio Konka pri saĝaj hejmaj aparatoj ekfunkciis en novembro 2022. Tiujare per naŭ specialaj vagonaroj de la kargotrajno Chang'an inter Ĉinio kaj Eŭropo, Konka vendis 32 000 lavmaŝinojn. Ĝi estas unu el la ekzemploj pri eksportado de ĉinaj varoj al aliaj landoj.



En la pasintaj 10 jaroj, kadre de "La Zono kaj Vojo", Shaanxi striktigis kulturajn interŝanĝojn kun aliaj lokoj, partoprenis en pli diversaj eventoj kaj profundigis ekonomiajn kaj komercajn agadojn. La komuna konstruado de "La Zono kaj Vojo" progresis laŭ la direkto de bonkvalita disvolviĝo.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio