Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping respondis leteron de 12-jara bangladeŝa infano Alifa Chin
2023-06-01

Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping respondis leteron de 12-jara bangladeŝa infano Alifa Chin, kuraĝigante ŝin klopodi por lernado kaj strebo al realigo de sia revo kaj heredi la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Bangladeŝo.


Xi Jinping diris, ke Chin rakontis per sia letero siajn spertojn, kiuj estas vivplenaj elmontroj de la amikeco inter la du landoj. Ĉinio kaj Bangladeŝo de antikveco estas bonaj najbaroj kaj amikoj, kaj havas miljaran historion de amikeco. Xi Jinping emfazis, ke li ĝojas pro tio, ke Chin volas servi kiel sendito de la dulanda amikeco kiam li fariĝos plenkreskulo, kaj lernos medicinon en Ĉinio estonte. Li esperas, ke Chin ne malŝparos sian tempon kaj diligente sin dediĉos al studoj por realigi sian revon, repagi la penadon de sia familio, servi al la socio kaj kontribui por la patrujo. Okaze de la Internacia Infana Tago, li deziras sanon, feliĉon kaj progreson al Chin.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio