Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio planas surluniĝi antaŭ 2030
2023-05-31

La 29-an de majo okazis gazetara konferenco pri homloĝata misio de kosmoŝipo Shenzhou-16 en la Jiuquan-a Satelit-lanĉejo. Laŭ diskonigo, lastatempe komenciĝis la misio de surluniĝo de la homloĝata lunesplora projekto de Ĉinio. La misio celas realigi la unuan surluniĝon de ĉinoj antaŭ 2030 kaj fari sciencan esploradon kaj koncernajn teknikajn eksperimentojn pri la luno por sendepende kaj memdecide fari homloĝatan lunesploradon.


Nun la oficejo pri homloĝata aerspaca inĝenierio jam tute komencis la esploradon kaj konstruadon, inkluzive de esplorado de nova homloĝata portraketo Changzheng-10, nova homloĝata kosmoŝipo, surluniĝilo, uniformoj por surluniĝo kaj koncernaj ekipaĵoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio