Turismo alportis prosperon al urbeto Lulang en Xizang |
2023-05-31 |
La vilaĝo Zhaxigang en la urbeto Lulang de la urbo Nyingchi en Xizang estas belega loko, kie troviĝas mirindaj pejzaĝoj, pura akvo kaj bonaj kampoj por agrikulturo kaj bestobredado. Malgraŭ tio, multaj lokaj familioj estis vivantaj en malriĉeco. La konstruado de aŭtovojo liganta Nyingchi al Lulang faciligis komercon de lokaj agrikulturaj produktoj kaj oportunigis la alvenon de turistoj. Sekve, helpe de la loka registaro, multaj familioj en Lulang entreprenis en negocoj rilataj al turismo kaj tiel akiris aldonan enspezfonton. En la vilaĝo Zhaxigang, multaj familioj malfermis gastejojn por turistoj. Posedanto de gastejo en la vilaĝo Zhaxigang Gastejo en la vilaĝo Zhaxigang Bela pejzaĝo rigardebla tra fenestro de ĉambro en gastejo de la vilaĝo Zhaxigang La vilaĝo Zhaxigang en Xizang Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |