Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanta renkontiĝo en la urbo Xi'an
2023-05-29


Matene de la 14-a de majo, Shadyman, esperantisto de Xinjiang de Ĉinio, kun sia amiko Bek el Kazaĥio, vizitis la urbon Xi'an kaj renkontiĝis kun lokaj esperantistoj. 





Shadyman prezentis sian vivon kiel esperantisto kaj Esperanto-movadon en Xinjiang. Bek estas doktora studento en la urbo Xi'an. Li prezentis Esperanto-movadon en Kazaĥio kaj sian fakon pri mongola historio. Lokaj esperantistoj diris, ke en nordokcidenta Ĉinio troviĝas multaj turismejoj kaj kulturaj vidindejoj, kaze de la Pintkunveno de Ĉinio kaj Centra Azio, ni povas plibonigi la rilatojn pri ekonomio, turismo kaj kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj centraziaj landoj. 


Redaktoro: Zhao Wenqi






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio