Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina granda aviadilo C919 realigis sian unuan komercan flugon
2023-05-29


Je 10:32 de la 28-a de majo C919, la unua granda pasaĝer-aviadilo liverita de la Ĉina Komerca Aviadila Korporacio Limigita, flugis el Hongqiao-a Internacia Flughaveno en Ŝanhajo al Pekina Ĉefurba Flughaveno. Ĉi tiu flugo markas la ampleksan plenumon de disvolviĝo, fabrikado, atestado kaj funkciado de C919, kaj oficialan komenciĝon de la komerca funkciado de tiu ĉina granda aviadilo.


La granda pasaĝera aviadilo C919 estas la unua memevoluinta jetaviadilo de Ĉinio laŭ internaciaj reguloj kaj havas sendependajn rajtojn pri intelekta proprieto. Ĝi estis establita en 2007 kaj faris sian unuan flugon en 2017. La sukcesa esplorado de la granda pasaĝeraviadilo C919 montras, ke Ĉinio havas la kapablon sendepende disvolvi mondklasajn grandajn pasaĝeraviadilojn. Ĝia ekfunkcio estas grava mejloŝtono por la nacia aviada sektoro.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio