Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping urĝas kune konstrui "la Zono kaj Vojo" por novaj perspektivoj de azieŭropa kunlaboro
2023-05-26

La 24-an de majo ĉina prezidanto Xi Jinping per videoligo faris salutparolon en la malfermo de la plena sesio de la dua Eŭrazia Ekonomia Forumo de la Eŭrazia Ekonomia Unio. Li alvokis kunkonstruadon de"La Zono kaj Vojo" por novaj perspektivoj de azieŭropa kunlaboro.



Xi Jinping rimarkigis, ke la nuna mondo travivas profundajn ŝanĝiĝojn, kiuj neniam okazis de jarcento, kaj la monda multpolusiĝo kaj ekonomia tutmondiĝo estas historia tendenco nebremsebla. Persistado en vera plurflankismo kaj sinkrona disvolvado inter regionoj estas vaste konata de la internacia komunumo. Ĉinio esperas, ke la efika kunagado inter la partoprenantoj de la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj la Eŭrazia Ekonomia Unio estos plue profundigita, kaj ke ĉiuj landoj kunlaboru en unueco kaj dediĉo por krei novajn perspektivojn por kunlaboro.


La dua Eŭrazia Ekonomia Forumo de la Eŭrazia Ekonomia Unio okazis virtuale en Moskvo, sub la temo "Eŭrazia integriĝo en plurpolusa mondo".


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio