Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping intervidiĝis kun rusa ĉefministro Mikhail Mishustin
2023-05-25

Posttagmeze de la 24a de majo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun rusa ĉefministro Mikhail Mishustin.



Xi Jinping diris, ke marte li faris sukcesan viziton al Rusio kaj, kune kun prezidento Putin, planis disvolvadon de la dulandaj rilatoj en proksimaj tempoj kaj kunlaboron en diversaj kampoj. Solidigi kaj disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio estas la tendenco de la tempo kaj la deziro de la popoloj. Interalie, Xi Jinping esperis, ke ambaŭ flankoj daŭre disvolvos siajn avantaĝojn, antaŭenigos la diverskampan kunagadon al pli alta nivelo kaj konstante riĉigos la enhavon de la dulanda plenampleksa strategia partnereco.


Mishustin diris, ke Rusio volas, kune kun Ĉinio, serioze efektivigi la gravajn ideojn atingitajn de la dulandaj ŝtatestroj kaj, plene utiligante la regulan renkontiĝon de dulandaj ĉefministroj kaj  kunlaboran mekanismon, pliprofundigi pragmatan kunlaboron en diversaj sektoroj. Rusio atendas plifortigi kulturan interŝanĝon kun Ĉinio, por ke la frateco inter Rusio kaj Ĉinio estu heredata tra generacioj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio