Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tradicia kulturo de Xizang: pli vigla ol antaŭe
2023-05-24

Matene de la 18-a de majo,lernantoj, vestitaj per siaj etnaj vestaĵoj, eniras en klasĉambron kaj ekpraktikis tradician tibetan kaligrafion en klasĉambro de la Dua Elementa Lernejo de la urbo Nyingchi en Xizang de Ĉinio. Krom kaligrafio,lernantoj en tiu lernejo ankaŭ lernas la tibetan lingvon, dancojn kaj tradician muzikon de la regiono.


Instruisto instruas kaligrafion en Lasao. 


La progreso de infrastrukturo en Xizang dum la lastaj jardekoj estas okulfrapa, kaj per lagrandrapida trajno Fuxing eblas atingila urbonLasao post nur tri horoj kaj kvardek minutoj -- vojaĝo sufiĉe rapida por ebligi viziton, en la sama tago, al la PekinaEksperimenta Mezlernejo, kiu ricevis registaran investon je 250 milionoj da juanoj. Helpe de la urbo Pekino -- kiu havas riĉajn edukajn rimedojn -- la lernejo estigis Pekin-Xizang-anAltkvalitanPlatformonpri Longdistanca Edukado, per kiu ambaŭ urboj interŝanĝas per retaj kursoj, studentaj vizitoj, inter aliaj kunlaboroj. Ankaŭ en tiu lernejo studentoj lernas kaligrafion, muzikon kaj aliajn kulturajn tradiciojn de Xizang.


Plejparto el tiuj studentoj sekvos karieron nerilatan al la tradiciaxizang-a kulturo, sed ili ĉiuj, pro propra sperto en lernejo, certe aprezos ĝin ĝis la fino de siaj vivoj. Por tiuj, kiuj emas labori pri la tradicia kulturo, tamen, karieroportunoj abundas: unuflanke, la disvolviĝo de turismo en la regiono kreas postenojn por artistoj kaj kreskigas la vendojn de tradiciaj manartaĵoj. Aliflanke, kreskas la nombro de homoj, kiuj profesie sin dediĉas al konservado kaj studado de kulturaj heredaĵoj.


Antikvaj manuskriptoj konservataj en Xizang-a Universitato


Bona ekzemplo estas la biblioteko de Xizang-a Universitato, kie estas konservataj pli ol 800 mil libroj kaj altvaloraj kolektoj de raraj verkoj, interalie la manuskriptoj de Phuri, elfositaj en la vilaĝo Phuri en la urbo Shigatse. Alvenintaj en la universitato en malbona stato, ili nuntempe estas restaŭrataj kaj ankaŭ ciferecigitaj, por faciligi aliron al ili. Parto de la manuskriptoj ankaŭ estis publikigitaj kiel libroj.


Multaj antikvaj manuskriptoj en Xizang estas trelonghistoriaj, verkitaj permane, kaj travivis jarcentojn en sufiĉe bona stato sen ricevi la zorgojn, kiujn ili ricevas nuntempe. Unu kialo de tio estas la fakto, kexizang-a papero estas farita el loka planto nomitaStellera ĉamaejasma, iomete toksa,kaj insektoj ne manĝas ĝin. La tuta procezo de farado de xizang-a papero estas protektata kiel nemateria heredaĵo de Xizang, kaj el tiu papero oni faras plurajn tipajn manartaĵojn de la regiono, kiel ekzemple lanternoj kaj Thangka-oj.


Ankaŭ farado de incenso spertas grandan progreson: farata el pli ol 30 specoj de medicinaj herboj el tibetaaltebenaĵo, la malsamspecaj incensoj estas uzataj ne nur en temploj, sed ankaŭ por aliaj uzoj kiel ekzemple forpeli insektojn aŭ plibonigi la sonkvaliton.


Xizang-aj herboj estas ankaŭ uzataj en la tradicia medicino, kiu havas unikajn trajtojn. En 2018, la Banmetodo de Xizang-a Tradicia Medicino estis enlistigita kiel nemateria heredaĵo de UNESKO. La historio dexizang-a medicino montras, ke laŭlonge de historio okazis gravaj interŝanĝoj kun kuracistoj el aliaj partoj de Ĉinio, kiuj kontribuis por la progreso de loka medicino. Xizang-a Hospitalo pri Xizang-a Medicino estas unuaklasa hospitalo, kie okazas ne nur kuracado de pacientoj, sed ankaŭ esploroj, instruado, preventaj agadoj kaj produktado de kuraciloj.


Bankuvo por bano laŭ tradicia tibeta medicino


Sed medicino ne estas la nura punkto de historiaj interŝanĝoj inter Xizang kaj aliaj partoj de Ĉinio: aparte fama en Xizang estas la rakonto pri la geedziĝo, meze de la sepa jarcento, inter la reĝo Songtsen Gampo, la 33-a gvidanto de la regno, kaj la princino Wencheng de Tang-dinastio (618-907), kio fariĝis opero prezentata en Lasao en subĉiela teatrejo. La spektaklo ne nur rakontas tiun faman epizodon de la historio de la regiono, sed ankaŭ estas bona ekzemplo, kiel la tradicia kulturo povas esti ne nur heredata, sed ankaŭ adaptiĝi al novaj teknikoj kaj postuloj de nuntempa publiko.


La vojaĝo de princino Wencheng el Chang'an (nuna Xi'an), ĉefurbo de Tang-dinastio, ĝis Lasao, daŭris preskaŭ tri jarojn, kaj aliaj tri jaroj estis necesaj por la konstruado de la templo Jokhang, kie statuo de Budho transportita el Chang'an kune kun la princino troviĝas ĝis nun. Budhanoj el pluraj lokoj pilgrimas al Lasao por viziti tiun templon, ekde la jaro 2000 enlistigita kiel monda kultura heredaĵo de UNESKO.


Statuo de leono kaj detaloj de tegmento de la templo Jokhang


Laŭ rakonto, princino Wencheng kunportis al Xizang novajn teknikojn pri medicino kaj agrikulturo, kaj ŝajne ankaŭ influis arkitekturon kaj artojn en Xizang. Kulturaj interŝanĝoj kun Tang-dinastio plifortiĝis, alproksimiĝante la popolojn de la du flankoj. Kvankam tradicia arkitekturo de Xizang havas unikajn trajtojn kaj uzas lokajn materialojn, tamen en antikvaj palacoj kaj temploj de Xizang eblas facile konstati elementojn troveblajn en aliaj partoj de Ĉinio. Ĉu influo de princino Wencheng? Ne nurinterŝanĝoj kun aliaj partoj de Ĉinio komenciĝis en ŝia epoko, sed daŭras ĝis nun.


En parkoj kaj eĉ surstrate ordinaraj homoj amuziĝas per dancado de tradiciajtibetaj dancoj aŭ ludado de tradicia muziko de Xizang. Cetere multaj homoj en Xizang daŭre uzas tradiciajn etnajn vestaĵojn en la ĉiutaga vivo, ĉar ili estas tre konvenaj por la ĉiutaga vivo en la unika klimato de la regiono,kajbone protektas homojn kaj kontraŭ la forta suno, kaj kontraŭ la malvarma vento.


En antikveco, servutuloj en Xizang devis obei siajn mastrojn kaj ne povis propravole sin dediĉi al kulturaj aktivaĵoj. Post la paca liberigo de Xizang en 1951, servuta sistemo estis abolita, lernejoj estis konstruitaj por eduki homojn kaj kulturo fariĝis alirebla al ĉiuj. La rezulto nun estas okulfrapa:xizang-a kulturo estas pli vigla ol antaŭe.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio