Xi Jinping aranĝis bonvenigan ceremonion por centraziaj gvidantoj |
2023-05-19 |
Vespere de la 18-a de majo en la urbo Xi'an, Shaanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan aranĝis bonvenigan ceremonion por centraziaj gvidantoj kaj iliaj edzinoj. La ceremonio estis okazigita en Tang-Paradizo, arkitektura komplekso bazita sur la loko de la origina relikvo de imperia ĝardeno, kiu datiĝas de la dinastio Tang. La ŝtatestroj de Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio estas en Xi'an por ĉeesti la Pintkunvenon de Ĉinio kaj Centra Azio. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |