Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
IKEF-prezidanto Ĉielismo: Amikeco inter centraziaj esperantistoj kaj mi
2023-05-18

Centrazia Esperanto-movado komenciĝis de la tempo de Sovetunio. En la 1990-aj jaroj, helpe de Anatoli Ionesov, samarkanda esperantisto, mi multfoje organizis komerc-grupojn de mia provinco Shaanxi viziti la belan urbon Samarkando. Tiam E-movado estis tre aktiva en la regiono, kaj mi konatiĝis kun multaj esperantistoj de Uzbekio, Kirgizio kaj Kazaĥio. La Centra Azio situas meze de la antikva Silka Vojo, multaj familioj memoras la amikecon kun ĉinoj en la pasinteco. Do la interŝanĝoj inter la landoj kaj Ĉinio estas daŭrigo de longa historio.


Poste, uzbekaj esperantistoj Anatoli Ionesov kaj Gafur Mirzabajev multfoje gvidis grupojn viziti Ĉinion. Ankaŭ mi donacis al la internacia pac-muzeo en Samarkando milon da paperaj kolomboj faritaj de iu Xi'an-a mezlernejo kaj verdan sloganon.


Nun, la Silka Vojo, kunliginta Azion kaj Eŭropon, certe povos helpi la kunlaborojn laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", kio briligos la skizon de la granda homara komunumo de komuna estonteco. Mi esperas, ke esperantistoj plie zorgos la Pintkunvenon de Ĉinio kaj la Centra Azio kaj aktive pliigos komunikadon kaj kunlaboron kun centraziaj esperantistoj por servi al la disvolviĝo de nia lando kaj la Centra Azio, tio ankaŭ prezentos la valoron de nia lingvo.


En 2013 centraziaj E-komercistoj kaj mi kunfotiĝis en fabriko de rikoltiloj.


Anatoli Ionnesov (meze) kun kazaĥa paro kaj E-kantisoj Ĵormat kaj Nataŝa


Gafur Mirzabajev (meze en la dua vico) kun sia dancteamo en Taŝkento


Vjacheslav Nasretdinov (dekstre) kun esperantistoj en Ŝimkento, Kazaĥio


Verkis: Wang Tianyi (Ĉielismo)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio