Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kuna konstruado de ĉin-centrazia komunumo de komuna estonteco
2023-05-18

En la videa kunveno por la 30-a datreveno de la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la kvin centraziaj landoj en 2022, ĉina prezidanto Xi Jinping prezentis la iniciaton "kune konstrui pli proksiman ĉin-centrazian komunumon de komuna estonteco", kiu gajnis la unuaniman aprobon de ĉiuj partioj. En la sama jaro, la totala komerca sumo inter Ĉinio kaj la kvin centraziaj landoj superis 70 miliardojn da usonaj dolaroj, kiel nova rekordo ĉi-flanke.


En la 18-a kaj la 19-a de majo la Pintkunveno de Ĉinio kaj Centra Azio okazas en Xi'an, Shaanxi-provinco. Xi Jinping prezidas la pintkunvenon kaj, kune kun la ŝtatgvidantoj de la kvin centraziaj landoj, desegnas novan skizon de kunlaboro por la rilatoj inter Ĉinio kaj la Centra Azio. Tio estas la unua fojo, ke Ĉinio okazigas pintkunvenon eksterrete post la stariĝo de diplomatiaj rilatoj kun la kvin centraziaj landoj, kaj ĝi estas mejloŝtono en la historio de la rilatoj inter Ĉinio kaj centraziaj landoj.


Xi'an estas unu el la deirpunktoj de la antikva Silka Vojo, kaj la Centra Azio estas la loko, tra kiu la antikva Silka Vojo nepre trairis. Dum miloj da jaroj, la antikva Silka Vojo kunligis la civilizaciojn en Azio, Eŭropo kaj Afriko, kaj helpis progreson de la homaro. Hodiaŭ de Xi'an elveturas kargotrajnoj laŭ 17 ĉeflinioj al centraziaj landoj, kaj varoj el landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" kaj el 29 ĉinaj provincoj estas dissendataj tie.


La 7-an de septembro 2013, Xi Jinping faris paroladon en Kazaĥio, unuafoje diris pri la grava iniciato konstrui la "silkvojan ekonomian zonon". De tiam komenciĝis la granda afero profitanta la popolon de la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". En la pasintaj 10 jaroj, la komuna konstruado de "La Zono kaj Vojo" fariĝis populara internacia kunlabora platformo. 


En la pasintaj 10 jaroj, Xi Jinping vizitis la regionon sepfoje, akceptis gvidantojn de centraziaj landoj multfoje, ambaŭ flankoj faris profundajn interŝanĝojn, intimigis la rilatojn inter Ĉinio kaj la kvin centraziaj landoj. La rilato inter Ĉinio kaj centraziaj landoj jam fariĝis modelo por konstrui novtipajn internaciajn rilatojn.


Ju pli ĥaosas la mondo kaj komplikas la situacio, des pli necesas plifortigi unuecon kaj kunlaboron. Ĉinio kaj la kvin centraziaj landoj pliigas kunordigon, kune klopodas por sekureco, daŭra paco kaj daŭripova disvolvo en la regiono, kaj kune konstruas la homaran komunumon de komuna estonteco, celante meti stabilecon en la necertecan mondon.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio