Xi Jinping vizitis novan distrikton Xiong'an de Hebei |
2023-05-11 |
La 10-an de majo ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la novan distrikton Xiong'an de la provinco Hebei, Ĉinio, kaj tie li prezidis kunsidon pri bonkvalita konstruado de la distrikto Xiong'an. En la kunsido Xi emfazis, ke oni devas firmigi memfidon kaj esti lertaj en laborado, por krei novajn atingojn dum la konstruado de la distrikto. Antaŭtagmeze de tiu tago, Xi inspektis la stacidomon de grandrapida fervojo en Xiong'an kaj la konstruejon de loĝkvartaloj. Li vizitis aliajn konstruatajn lokojn kaj estis informitaj pri iliaj stato kaj evoluo. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |