Ne nur biero: ĉina bierejo kreeme disvolvas novajn produktojn |
2023-05-11 |
La tradicia ĉina bierejo Qingdao ekzistas de pli ol jarcento kaj ĝia biero estas monde fama. Malpli konataj, tamen, estas aliaj produktoj kreitaj de la firmao, kiel glaciaĵoj, panoj kaj manĝetoj, kiuj entenas bieron aŭ estas farataj de postrestaĵoj de la procezo de bierfarado. Tiel la bierejo pli efike uzas siajn rimedojn kaj samtempe kreskigas siajn enspezojn. La bierejo nuntempe disponigas pli ol 400 malsamajn produktojn disvolvitajn surbaze de biero. Pano farita de cerealo fermentita dum la procezo de bierfarado Glaciaĵo el biero, disvolvita de Qingdao-bierejo Malsamtipaj bieroj, panoj kaj manĝeto el biero Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |