La "Kazo de la Naŭ Ĉinoj" alproksimiĝas al la fino |
2023-05-10 |
La 3-an de aprilo 1964, tri tagojn post la puĉo kiu estigis 21-jaran Militistan Diktaturon en Brazilo, polico invadis du apartamentojn en Rio-de-Ĵanejro kaj arestis naŭ ĉinojn, sub la akuzo, ke ili estis internaciaj agentoj venintaj al Brazilo por okazigi komunisman revolucion. Tiu estis la unua internaciaepizodo de malobservo de homaj rajtoj fare de tiu reĝimo. S-ro Ju Qingdong, la nura ankoraŭ vivanta Pruvoj estis inventitaj por kulpigi la ĉinojn: "Ili [policanoj] trovis nenion kontraŭ ni, sekve deklaris, ke niaj ĉinaj kontraŭgripaj kuraciloj kaj pikiloj por akupunkturo estus uzataj por murdi homojn" - klarigis Ju Qingdong, la nura el tiuj arestitoj ankoraŭ vivanta, nun 93-jara, en intervjuo al la brazila ĵurnalisto Marcelo Ninio, publikigita en la ĵurnalo Folha de S. Paulo en 2014. Novaĵo publikigita en la ĵurnalo Diário de Notícias la 4-an de aprilo 1964 konfirmas la rakonton de s-ro Ju: ĝi klarigas, ke la ĉinoj havis la mision murdi, per venenigo, la guberniestron de Rio-de-Ĵanejro, Carlos Lacerda, kaj la generalojn Amauri Kruel kaj Castelo Branco - tri homoj ĝisoste ligitaj al la puĉo okazinta kvar tagojn pli frue. Laŭ la artikolo, kun la ĉinoj estis trovita listo kun nomoj de politikistoj (evidente tiuj kontraŭaj al la puĉo) kaj de ĵurnalisto de Última Hora, la nura ĵurnalo kontraŭstaranta la novan reĝimon. Por pli bone kompreni la kazon, ni devas reveni al aŭgusto 1961, post la vizito de ĉina misio al Brazilo, kiam la brazila vicprezidento João Goulart estis komisiita daŭrigi traktadon kun Ĉinio pri komerca kunlaboro. Tio estis konsekvenco de la Sendependa Ekstera Politiko de la brazila ministro pri eksteraj rilatoj, Santiago Dantas, kun la celo plifortigi komercajn rilatojn kun ĉiuj landoj, inkluzive de tiuj socialismaj. Brazilo eksportus al Ĉinio krudmaterialojn, agrikulturajn produktojn, vegetarajn oleojn kaj konsumaĵojn, kaj importus de Ĉinio maŝinojn, ilojn, minaĵojn, konsumaĵojn, interalie. Dum vizito al Pekino, Goulart permesis al Ĉinio estigi permanentan komercan oficejon kaj okazigi komercan kaj industrian ekspozicion en Brazilo. La interkonsento donis al Brazilo permeson fari la samon en Ĉinio. Dume brazila prezidento Jânio Quadros rezignis sian postenon kaj oni provis puĉon kontraŭ Goulart, kiu tuj revenis al Brazilo kaj fariĝis prezidento, sed ne sukcesis eviti la puĉon en 1964. La naŭ ĉinoj, fotitaj okaze de ilia aresto En decembro 1961, Ĉinio sendis al Brazilo du ĵurnalistojn de la novaĵagentejo Xinhua: Ju Qingdong kaj Wang Weizheng. Aliaj kvar ĉinoj, Su Ziping, Hou Fazeng, Wang Zhi kaj Zhang Baosheng, atingis Brazilon en 1963 por organizi la komercan ekspozicion. Fine, en januaro 1964, alvenis la lastaj tri: Wang Yaoting, vicdirektoro de Ĉina Kompanio pri Importado kaj Eksportado de Teksaĵoj; Ma Yaozeng, fakulo pri kotono; kaj Song Gueibao, interpretisto, kun la tasko aĉeti brazilan kotonon. Por opoziciuloj al la registaro de Goulart, la ĉina misio estis"pruvo", ke la prezidanto estis plananta komunisman revolucion en Brazilo kun helpo de fremdaj socialismaj landoj, kaj tiu rakonto estis uzata kiel preteksto por la puĉo de 1964. "Ni ricevis internacian apogon. Estis tre klare, ke tio estis politika persekuto. Ankaŭ brazilaj amaskomunikiloj apogis nin. Brazilo restis en malkomforta pozicio internacie. Pro tio, tuj post la verdikto, la prezidento (generalo Castelo Branco, menciita en la tria paragrafo) ordonis nian forkondukon," rememoris Ju. La ĉinoj estis kondamnitaj al 10-jara mallibero, sed la evidenta maljusteco de tiu puno kaŭzus grandan diplomatian embarason al Brazilo. Pro tio, la prezidento Castelo Branco, per dekreto, ordonis tujan forkondukon de la naŭĉinoj al eksterlando, sen postuli plenumon de la peno. Krom la apogo de pluraj brazilaj ĵurnalistoj, inter ili Carlos Heitor Cony, kies artikoloj pri tiu temo estis poste kuneldonitaj en la libro O Ato e o Fato (la ago kaj la fakto), la ĉinoj ankaŭ estis helpataj de la fama kriminalistoHeráclito Sobral Pinto, kiu sin dediĉis tutkore al defendo de politike persekutitaj homoj en Brazilo. Li ofte vizitis la ĉinojn en malliberejo kaj volontule kaj senpage provizis siajn servojn kiel advokato. Kiam la ĉinoj estis forkondukitaj el Brazilo, Sobral Pinto akompanis ilin al la flughaveno por adiaŭi. En Ĉinio ili estis bonvenigitaj kiel herooj. La kazo de la naŭ ĉinoj fariĝis libro en Brazilo En 2014, 50 jarojn post la okazaĵo, la ĵurnalistoj Ciça Guedes kaj Murilo Fiuza de Melo publikigis la libron O Caso dos Nove Chineses (La Kazo de la Naŭ Ĉinoj), kiu rakontas tiun kazon surbaze de dokumentoj (multaj el ili sekretaj ĝis antaŭ nelonge) kaj intervjuoj. Post la diktaturo, kvankam Brazilo gajnis novan konstitucion, novan demokratian registaron, novajn instituciojn kaj mekanismojn por preventi kaj puni miskondutojn fare de aŭtoritatoj, tamen pluraj misagoj de tiu epoko restis daŭre validaj. Bona ekzemplo estas tio, ke en1997, Brazilo rifuzis doni turisman vizon al s-ro Ju, sen klarigi la kialon, kio tamen estas evidenta: la prezidenta dekreto pri forkonduko de tiuj ĉinoj el Brazilo malpermesas ilian revenon, kaj restis valida ĝis decembro 2014, kiam José Eduardo Cardoso, ministro pri justico sub la prezidento Dilma Rousseff, nuligis ĝin kaj ankaŭ la verdiktojn malfavorajn al la ĉinoj. La proceso kontraŭ tiuj ĉinoj estis arkivita en 1965 kaj restis en forgeso ĝis 2022, kiam João Vicente Goulart, filo de la eksprezidento João Goulart, oficiale postulis al la Supera Tribunalo de Brazilo ĝian estingiĝon. Dilma Rousseff mem estas la homo kiu plej kontribuis por la klopodoj kompensi tiujn ĉinojn pri la maljusta humiligo suferinta de ili en Brazilo: la decido de ministro Cardoso estis sinsekvo de raporto farita de la Nacia Komisiono pri Vero, kreita de prezidento Dilma por priesplori la krimojn de la diktaturo kaj kompensi ĝiajn viktimojn. La komisiono analizis dokumentojn pri la kazo de la naŭ ĉinoj kaj agnoskis ilian senkulpecon. En 2015, prezidento Dilma donis al la naŭ ĉinoj la Sud-Krucan Ordenon. La medaloj estis senditaj al la brazila ambasadejo en Pekino por esti transdonitaj al ili aŭ iliaj familianoj, sed en 2016 okazis puĉo kontraŭ Rousseff kaj la transdono ne okazis. Nun, sub la gvido de prezidento Lula, kreiĝis favora etoso por la transdono de medalo kaj oficiala pardonpeto al s-ro Ju Qingdong, la nura ankoraŭ vivanta. Brazilo bezonas agi rapide por ne maltrafi tiun lastan ŝancon digne solvi tiun bedaŭrindan epizodon de sia historio. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |