Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kion ĉina modernigo alportos al nia estonteco?
2023-05-09

La 20-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazinta pasintjare montras, ke ĉina modernigo estas socialisma modernigo gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio, ĝi havas la komunajn trajtojn de diverslandaj modernecoj kaj proprajn trajtojn de Ĉinio. Do, kia estas la plej granda diferenco inter la modernigoj ĉina kaj okcidenta? Kiel trakti la rilatojn de ĉina modernigo kaj la mondo? Pri tio respondis Zhang Shuhua, direktoro de la Instituto pri Politiko kaj direktoro de la Kolegio pri Registara Administrado sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj.


Kio estas ĉina modernigo?


Kompare kun la moderniga procezo de la Okcidento, ĉina modernigo havas tute aliajn valoron, vojon kaj celon. Dum la modernigo de la okcidenta socio, ĉiam ekzistas sangoverŝo, pafado, kolonia rabado kaj premado. Ĉe tia modernigo mankas ekvilibro, egaleco kaj justeco. Kaj la ĉina modernigo alportas profiton al la tuta popolo, kun la celo de komuna riĉiĝo kaj reprospero de la ĉina nacio. La ĉina modernigo persistas pri popol-direkto, emfazante memstarecon laŭ realo. Tio estas la ŝlosila faktoro por la sukceso de ĉina modernigo.


Kion ĉina modernigo alportos al la mondo?


Ĉina modernigo sukcesigas regadon de la lando, kio enmetos pli da stabileco al la monda situacio. Laŭ Zhang Shuhua, la pl-ol-70-jara konstruado de la Ĉina Popola Respubliko breĉis la limigon de okcidentaj teorioj, rompis la "eternan venkon" de la modelo de okcidentaj demokratio kaj libera merkato, kio ne nur estas granda progreso por la ĉina nacio de sendependiĝo al reprosperiĝo, sed ankaŭ prezentas novan elekton kaj ĉinan saĝon por disvolviĝantaj landoj.


De la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" al la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kaj de Boao-Forumo por Azio al la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj, Ĉinio provizas al la mondo platformojn por internaciaj publikaj produktoj kaj interŝanĝoj. Malantaŭ tio estas la koncepto de la homara komunumo de komuna estonteco, grava parto de la ĉina modernigo.


Zhang Shuhua diris: "Ĉinio, kiel la plej granda disvolviĝanta lando, havas similajn celon kaj malfacilojn kun aliaj disvolviĝantaj landoj. Por la modernigo de tiuj landoj, ĉina modernigo provizas bonajn spertojn. Do, ĉina modernigo estas kaj la ĉina kaj la monda."


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio