Fabriko de kaskedoj en Qingdao |
2023-05-08 |
Ĉu vi scias kiel oni faras kaskedojn? Ni vizitis fabrikon de la firmao Qingdao-a Yaoqing-a Kapvest-kompanio Limigita en la urbo Qingdao de Shandong-provinco, nordorienta Ĉinio, por montri kiel oni ilin faras. La fabriko, fondita en la 1990-aj jaroj, kreskis kaj nun dungas pli ol 150 laboristojn, inkluzive de 12 dezajnistoj. La produktado de kaskedoj havas plurajn fazojn: tondado, kudrado, brodado, gladado kaj pakado. Ĝiaj produktoj estas vendataj en Ĉinio kaj ankaŭ eksportataj al multaj landoj tra la mondo. Pecoj atendas por esti kudritaj sur kaskedoj. Laboristino muntas la pecojn por esti kudritaj de maŝino. Emblemo kudrita sur la ŝtofo Poste oni kunligas ĉiujn partojn de la kaskedo kaj ĝin gladas. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |