Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio helpas en evakuado de civiluloj el Sudano
2023-05-06

Raporto de South China Morning Post, publikigita la 1-an de majo, informas, ke Ĉinio kunlaboras kun aliaj landoj por evakui eksterlandanojn el Sudano, kie antaŭ tri semajnoj komenciĝis enlanda milito inter du rivalaj armeoj.


Laŭ la raporto, 215 civitanoj de Pakistano, ses brazilanoj el la sama familio kaj 272 ĉinoj estis evakuitaj per la ŝipo Weishanhu de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. La evakuitoj estis transportitaj al la urbo Ĝido en Saud-Arabio, matene de la 30-a de aprilo.


La Ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj deklaris, ke Ĉinio ĝis nun kunlaboris en evakuado de civitanoj el kvin landoj, sed ne diskonigis la nomojn de tiuj landoj. La ministerio ankaŭ informis, ke aliaj landoj petas helpon al Ĉinio por evakui siajn civitanojn el Sudano.


La 4-an de majo brazila ambasadejo en Pekino publike dankis al Ĉinio pro la valora helpo de la lando en evakuado de brazila familio el Sudano. En aprilo, la Brazila Ministerio pri Eksteraj Aferoj sukcesis kontakti la ses brazilanojn en Kartumo, ĉefurbo de Sudano, kaj per loĝistika helpo de Ĉinio ili estis transportitaj en sekureco al la urbo Porto Sudano, el kie ili estis transportitaj al Ĝido. La helpo de Ĉinio al evakuado de brazilanoj estas alia pruvo de la amikeco inter la popoloj de Brazilo kaj Ĉinio.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fontoj: South China Morning Post kaj Brazila Ambasadejo en Pekino





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio