Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis rete Junulara Forumo pri Esperanto-muziko
2023-05-05


Vespere de la 3-a de majo, memore al la 104-a datreveno de la Kvara de Majo, okazis rete la 3-a junulara forumo de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) -- Junulara Forumo pri Esperanto-Muziko. Pli ol 70 esperantistoj de Pekino, Ŝanhajo, Shandong, Jiangsu kaj aliaj lokoj, partoprenis en la evento. ĈEL estas la organizanto de la forumo, kaj E-asocioj de Ŝanhajo, Shandong kaj Jiangsu estas la kunorganizantoj.


Rafael Zerbetto, brazila esperantisto laboranta por Esperanto en Pekino, faris diskonigon pri la historio de Esperanta muziko, kiel ĝia origino, apero de E-muzikaĵoj kaj riĉiĝo de la verkoj. Zhao Wenqi, pekina esperantisto, sciigis al ĉeestantoj kiel facile trovi E-muzikaĵojn en la interreto.


Ekzistas aktivaj E-organizoj en la Elementa Lernejo Dongfang en Changzhou, Jiangsu-a Teknologia Universitato kaj Profesia Teknika Kolegio Liu Guojun. En la forumo la esperantistoj prezentis kantadojn kaj ĥorojn, de kantoj kiel Jen, Saluton, Lamento de la Arbaro kaj Renkontiĝo estas Kanto.


La studentoj de E-fako de Zaozhuang-a Universitato de Shandong kontribuis per tri prezentadoj, inkluzive de esperantigita Sono de Silento, rakonto pri Doktoro Zamenhof kaj Esperanto kaj kunkanto de Esperanta versio de L' iamo Longe For'.


Ŝanhajaj junuloj prezentis deklamon de la poemo Herbokanto, kunkanto de esperantigita versio de Someone You Loved kaj la konata La Espero.


La prezentadoj estas impresaj, montrante la spiriton de nunaj junuloj en la nova epoko. Esperanto, nutrata de diversnaciaj lingvoj, ankaŭ posedas riĉajn resursojn de muziko. Scii kaj koni pri E-muziko estas grava kanalo por lerni kaj ĝui Esperanton.


Redaktoroj: Zhao Wenqi kaj Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio