Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vi kaj via lando estas superrigardataj de CIA
2023-05-05


Delonge CIA (Centra Informkolekta Agentejo) spione faras "pacajn evoluigojn" kaj "kolorajn revoluciojn" tra la mondo kaj samtempe kolektas informojn sekrete. La 4-an de majo la Ĉina Nacia Centro pri Urĝa Reago kontraŭ Komputilaj Virusoj kaj la ĉina interret-sekureca kompanio 360 publikigis raporton, en kio montriĝas ĉefaj teknikoj de CIA dum ĝia praktikado de granda nombro da "koloraj revolucioj". La teknikoj celas instigi gejunulojn per aliro al la interreto aliĝi en manifestacioj.


La rapida disvolviĝo de interreto donas oportunon al CIA aperigi tumultojn en multaj landoj. Ekzemple la "kolora revolucio" okazinta en Ukrainio en 2014, la "verda revolucio" en Irano en 2009, kaj aliaj okazis sub la influo de CIA. Laŭ statistikoj, ekde kelkdekoj da jaroj, CIA renversis aŭ klopodis renversi pli ol 50 laŭleĝajn registarojn de aliaj landoj (kvankam CIA konfesas nur 7 el ili) kaj kaŭzis tumultojn en koncernaj landoj.


Laŭ analizoj, en supre menciitaj aferoj, la teknikoj por informado, komunikado kaj surloka komandado ludas ŝlosilajn rolojn dum efektivigado de la aferoj. Pri tiaj teknikoj Usono sidas ĉe la unua vico, tio liveras senprecedencajn eblojn por realigo de tiaj "revolucioj".


La centro kaj la kompanio prezentas 5 rimedojn kutime uzatajn de CIA: la unua estas provizi ĉifritajn retkomunikajn servojn por helpi protestantojn en kelkaj mezorientaj landoj teni kontakton kaj eviti elspuron kaj areston. La dua estas provizi eksterretan komunikadan servon, kiu permesas al uzantoj marki kaj alŝuti voĉmesaĝojn senpage, kiuj sekve estas aŭtomate konvertitaj en tekstaj mesaĝoj kaj publike diskonigitaj per Twitter kaj aliaj sociaj retejoj kiel"realtempa raporto" de la okazaĵo. La tria estas provizi surlokajn komandilojn por amaskunvenoj kaj paradoj bazitaj sur interreto kaj sendrataj komunikiloj. La kvara estas la usona komputila programaro"Riot", kio subtenas centprocente sendependan larĝbendan interreton, disponigas aliron al pluraj vifioj, ne dependas de iu ajn fizika alirmetodo, nek bezonas telefonan, kablan aŭ satelitan konekton, kaj povas facile eviti ajnan formon de registara kontrolado. Helpe de la supre menciitaj potencaj teknikoj, CIA planas, organizas kaj efektivigas grandan nombron da "koloraj revolucioj" tra la mondo. Kaj la lasta estas la "kontraŭcenzura" inform-sistemo, kio estas grava tasko por la usona Ŝtata Departemento, kiu ellaboris ĝin kaj investis pli ol 30 milionojn da dolaroj en ĝin.


La raporto rimarkigas, ke tiaj ciferecaj armiloj uzataj de CIA severe obeas al normigitaj spionaj teknikoj, la diversaj atakmetodoj interhelpas kaj nun jam kovras preskaŭ ĉiujn ejojn de interreto kaj reto de objektoj en la mondo, kaj povas superrigardi la interreton de aliaj landoj en ajna tempo kaj ŝteli gravajn kaj sentemajn datumojn. Sendube, tio postulas grandegan monsumon, teknikojn kaj homfortojn. Ja estas evidenta la superrego de Usono en interreto.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio