Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kion vi scias pri la historio de telefono?
2023-05-02

Telefono estas aparato tre uzata en la mondo, sed ĉu vi scias pri ĝia origino kaj kiel ĝi evoluis laŭ tempopaso? La Muzeo Haier pri Hejmaj Aparatoj en la urbo Qingdao de la provinco Shandong, nordorienta Ĉinio, rakontas la historion de telefono kaj pluraj aliaj aparatoj uzataj de homoj.



La unua telefono, inventita de Alexander Graham Bell, fine de la 19-a jarcento, estis mejloŝtono en homa komunikado. La telefono de Graham Bell estas farita el ligno, kun disko kaj ciferoj gravuritaj de 0 ĝis 9, mikrofono kaj aŭskultilo apartigitaj, kaj plenumas la bazan bezonon de homoj pri longdistanca komunikado.



Telefono evoluis dum la sekvaj jardekoj, sed daŭre bezonis dratojn ĝis 1967, kiam estis kreita la sendrata telefono. La sendrata aparato igis komunikadon pli oportuna.



En 1973, la inventisto Martin Laurence Cooper faris la unuan telefonan alvokon per poŝtelefono, inventita de li. Tiu aparato estis tre granda kaj peza, tiel ke poŝtelefono ne tuj populariĝis. Nur en 1983, la unua poŝtelefono alvenis en la ĉeftero de Ĉinio: ĝi estis Motorola DynaTAC International 3200.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio