Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping telefone interparolis kun Volodymyr Zelensky
2023-04-27

Posttagmeze de la 26-a de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping, invitite, telefone interparolis kun ukraina prezidento Volodymyr Zelensky. Ili interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Ukrainio kaj pri la ukraina krizo.


Xi diris, ke la ĉin-ukrainaj rilatoj trairis 31 jarojn kaj atingis la nivelon de strategia partnereco, tio estas bona bazo por la du landoj kaj iliaj progreso kaj prospero. Xi dankis la helpon de Ukrainio al evakuado de ĉinaj civitanoj pasintjare. Xi diris, ke reciproke respekti suverenecon kaj teritorian integrecon estas la politika bazo de la dulandaj rilatoj. La du partioj devas fokusiĝi al la estonteco, persiste trakti kaj plani la dulandajn rilatojn, daŭrigi la tradicion de reciproka respekto kaj sincera konduto, kaj antaŭenigi la ĉin-ukrainan strategian partnerecon. Pri la ukraina krizo, Xi Jinping diris, ke Ĉinio ĉiam staras ĉe la flanko de paco, kaj la kerna starpunkto de Ĉinio estas pacigo kaj dialogigo.


Zelensky laŭdis la grandajn atingojn de Ĉinio kaj diris, ke sub la gvido de prezidanto Xi Jinping, Ĉinio sukcesos reagi al diversspecaj defioj kaj plu progresi. Ukrainio subtenas la principon de unu Ĉinio, esperante disvolvi ĉiuflankan kunlaboron kun Ĉinio, malfermi novajn ĉapitrojn de la rilatoj kun Ĉinio, kaj kune strebi al defendo de monda paco kaj stabileco. Zelensky eksplikis siajn opiniojn pri la ukraina krizo kaj esperas, ke Ĉinio ludu gravan rolon per diplomatia agado en la restarigo de paco kaj solvo de la krizo en Ukrainio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio