Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dua Libro de l' Lingvo Internacia legata en ĉina mezlernejo
2023-04-26

La 23-a de aprilo estas la Monda Tago de Legado, por ĝin festi, en la 18-a de aprilo Xiong Yeping, ĝenerala sekretario de Hangzhou-a Esperanto-Asocio, vizitis Shenglan-mezlernejon de Hangzhou-urbo kaj gvidis lernejanojn tie legi kaj lerni la Duan Libron de l' Lingvo Internacia.







Xiong Yeping klarigis al ĉeestantoj bazajn sciojn de Esperanto kaj la enhavon de la libro. Ŝi donis ekzemplojn de Esperantaj vortoj por la ĉiutaga vivo, kaj lernantoj akiris sciojn de E-literoj, E-vortoj kaj prononcoj. La lerna etoso estis varma kaj aktiva.


Redaktoroj: Zhao Wenqi kaj Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio