Emmanuel Macron malesperigas "atlantikistojn" |
2023-04-26 |
de Bruno Guigue Francio kaj Ĉinio konservas specialajn dulandajn rilatojn ekde kiam Charles de Gaulle agnoskis la Ĉinan Popolan Respublikon en januaro 1964. En sia ŝtata vizito al Ĉinio, de la 5-a ĝis la 7-a de aprilo, franca prezidento Emmanuel Macron daŭre subtenis la tradicion de amikaj rilatoj inter la du landoj kaj montris al la mondo, ke Francio estas suverena lando kapabla diskuti kun Ĉinio en egaleco. Francio povas efektivigi siajn proprajn sendependajn eksterajn politikojn en tiu ĉi ŝlosila regiono, kontribuante por tutmonda estonteco. La forta volo, kunlabori kun Ĉinio, videblas el multaj gravaj komercaj interkonsentoj subskribitaj de la du flankoj. Ili koncernas ŝlosilajn kampojn kiel aviado, nuklea energio kaj renovigebla energio. Fakte, Ĉinio kaj Francio delonge kunlaboras en tiuj kampoj, kaj decidas plu profundigi kunlaborojn. Rimarkinde estas tio, ke en francaj amaskomunikiloj kaj sociaj retejoj, tiuj, kiuj sinsekve kritikas Ĉinion, same akuzas la francan prezidenton klopodi profundigi la ekonomian partnerecon inter la du landoj. Laŭ iliaj opinioj, ŝajne la prioritato devas esti, starante sur la tero de Ĉinio, kontraŭstari "ĉinan intervenon" aŭ "defendi homajn rajtojn". Emmanuel Macron ignoris la akuzojn, ĉar la vortoj kaj faroj de tiuj homoj ne nur damaĝos la ekonomiajn interesojn de Francio, sed ankaŭ estas naiva provo sin trudi en la internajn aferojn de Ĉinio. "Atlantikistoj" opinias, ke Francio devus doni "averton" aŭ eĉ "malpermeson" al Ĉinio pro la tiel nomata rifuzo de Ĉinio "kondamni" Rusion pro la situacio en Ukrainio. Sed male, ambaŭ flankoj diskutis la aferon surbaze de reciproka respekto -- tiom for de la espero de la "atlantikistoj". Male al kelkaj okcidentaj nacioj, Ĉinio ne liveras armilojn al iu ajn militanta flanko, forte kondamnas provojn uzi nukleajn armilojn, prezentas koheran pacplanon al ĉiuj koncernaj flankoj kaj urĝas batalhalton por ĉesigi suferon de civitanoj. Dume, aliaj ĉefaj potencoj antaŭenpuŝas Ukrainion oferi sin por NATO. Tiel, la espero de la "atlantikistoj" estis detruita. Ili volis vidi la francan prezidenton "urĝi" Ĉinion "elekti flankon" aŭ "ne plu esti ambigua", sed la absurda volo ja estis frakasita de la realo: Ĉinio estas sendependa lando, kiu ne rompos la principojn de paca kunekzistado kaj respekton de nacia suvereneco. La franca prezidento evidente konscias pri tio, do li ne plu insistis. Li sin inklinas al komuna konsento inter la du landoj pri serĉi vojon por solvi la krizon, anstataŭemfazi la diferencojn inter la du flankoj kiel profundaj kaŭzoj de la konflikto. Ĉu tio markas novan ŝanĝon de la franca ekstera politiko, kiel reaserto de ĝia sendependeco kadre de internaciaj aferoj? La pozicio esprimita de Emmanuel Macron post sia vizito al Ĉinio donas al ni esperon. En intervjuo kun Les Echos, Emmanuel Macron deklaris, ke "strategia aŭtonomeco" estas "la batalo de Eŭropo". Li atentigas: "Se dum pli rapida evoluo de la konfliktoj inter Ĉinio kaj Usono, Eŭropo hezitos konstrui sian strategian aŭtonomecon, ĝi finfine fariĝos akcesoraĵo. Ni havas kelkajn jarojn por konstrui nian aŭtonomecon, kaj ni povos fariĝi la 'tria poluso'." "La paradokso estas, ke ni penas por vera strategia aŭtonomeco de Eŭropo, kaj samtempe sekvas usonan politikon pro 'timo je reago'." Emmanuel Macron atentigas eŭropanojn esti prudentaj. Ĉu li fine sorbos la diplomatian heredaĵon de de Gaulle kaj decidos restarigi tiun ĉi noblan tradicion de nacia sendependeco? Se jes, tio estus bona signo. Ĉiaokaze, almenaŭunu afero estas certa: la vizito de la prezidento al Ĉinio estas amara senesperiĝo por "atlantikistoj". *Bruno Guigue estas franca fakulo pri internacia politiko. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |