Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pacifiko ne estas rubujo de Japanio por ellasi poluaĵon
2023-04-24


La 22-a de aprilo estas la Monda Tago de la Tero. Multaj neregistaraj grupoj kaj mediprotektaj organizoj okazigis aktivadojn kontraŭ la plano de la japana registaro ellasi akvon nukle-poluitan en maron el la damaĝita nukleenergia centralo Fukushima Daiichi. Ankaŭ la internacia neregistara organizo Verdpaco (Greenpeace) lastatempe publikigis artikolon, kritikante, ke la decido de la japana registaro ellasi poluaĵon en maron malobservas internaciajn leĝojn kiel Konvencion de la Unuiĝintaj Nacioj pri Leĝo de la Maro, kaj kondamnante, ke la japana flanko ne plenumis sian internacian devon pri takso de media influo.


Aperis pli kaj pli da oponoj kaj duboj depost anonco de la japana registaro pri ĝia plano. Tamen fronte al la opono de la internacia komunumo, la japana flanko ankoraŭ obstine antaŭenigas sian planon sen taksa raporto de la Internacia Atom-Energia Agentejo. Japana ministro pri ekonomio, komerco kaj industrio Yasutoshi Nishimura diris, ke Japanio komencos laborojn ĉi-rilatajn fine de printempo kaj komence de somero en la kuranta jaro. Masao Uchibori, estro de la gubernio Fukushima, vizitos Eŭropon celante akiri subtenon de la Grupo 7 al la plano. 


Estas klare, ke la japana registaro neniam donis energion al trovo de ĝusta solvo de la nukle-poluita akvo, sed energie cerbumis pri malseriozigo kaj kovro de danĝereco de la plano kaj provis altiri aliajn landojn kaj akiri alies subtenon por pavimi vojon al sia erara ago.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio