Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial damaĝi maron? La maro ne estas rubujo
2023-04-24


En la mondo estis senprecedenca ellaso de akvo nukle-poluita en maron. La nuklea akcidento en nukleenergia centralo Fukushima Daiichi en 2011 estas unu el la plej severaj nukleaj akcidentoj ĝis nun, kaj pro la akcidento naskita nukle-poluita akvo enhavas pli ol 60 radioaktivajn nukleajn elementojn laŭ unuapaŝa kalkulo. Rilata kompanio Tokia Elektro-Energia Kompanio konfesis en 2022, ke laŭ nunaj teknikoj, multaj radioaktivaj elementoj en tia akvo ne povas esti forigitaj. Pluraj esploroj jam pruvis, se la akvo estos ellasita en maron, tiuj ĉi radioaktivaj elementoj poluos maran medion kaj finfine damaĝos sanon de homoj kaj la tutan terglobon.


"Kial ili damaĝos maron? La maro ne estas rubujo!" Japana fiŝisto Haruo Ono kolere diris, "Se la ellaso estas vere sekura, kial ili ne ellasos la malpurigitan akvon en Tokion aŭ Osakon?" Laŭ lokaj amaskomunikiloj de la gubernio Fukushima, 93% de lokaj urbestroj, urbetestroj kaj vilaĝestroj konfesis, ke pro la plano renomo de la gubernio estis damaĝita.


Ellaso de nukle-poluita akvo absolute ne estas privata afero de Japanio, sed "publika afero" rilata al daŭripova disvolvo de la tuta homaro. Kaj Pacifiko ne estas rubujo de Japanio por ellaso de poluaĵo, sed publika resurso de multaj landoj por vivteno. Japanio devas science trakti la malpurigitan akvon per vere sekuraj metodoj. Sen konfirmo de ĉiuj intereso-rilataj flankoj de sekureco de projekto pri ellaso, la japana flanko ne devas arbitre fari agon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio