Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Laosa ministro: Ekfunkcio de pasaĝeraj trajnoj estas historia tempo por rilatoj inter Laoso kaj Ĉinio
2023-04-23

La 13-an de aprilo ekveturis pasaĝera trajno de ĉin-laosa fervojo. Kiam la unua trajno atingis Boten-stacion en Laoso, ĝi estis varme bonvenigita de lokanoj. Alvenis Suanesavanh Vignaket, laosa ministro pri informado, kulturo kaj turismo, por bonvenigi ĉinajn turistojn.





La ministro diris, ke la fervojo estas ligilo de amikeco inter Ĉinio kaj Laoso en la nova epoko, kaj ĝi estas grava strategia projekto por ke Laoso transformiĝu de "malkonektita lando" al "konektita lando", kio ankaŭ realigas la revojn de la laosa popolo. "La ekfunkcio de la pasaĝeraj trajnoj estas grava historia evento, dank' al interhelpo de Laoso kaj Ĉinio por konstrui prosperan kaj fortan landon. Hodiaŭ estas grava tago registrota en la historio de amikeca kunlaboro inter Laoso kaj Ĉinio kaj de la homara komunumo de komuna estonteco de ambaŭ landoj."


Ĝis la 9-a de aprilo la fervojo transportis entute 13.93 milionojn da pasaĝeroj kaj 18.38 milionojn da tunoj da varo, inkluzive de 3.59 milionoj da tunoj da translanda varo.


La ekfunkcio de internaciaj pasaĝeraj trajnoj havas grandan signifon por faciligi la vojaĝon de loĝantoj laŭ la linio, antaŭenigi la disvolviĝon de turismo kaj aliaj industrioj en la du landoj, akceli ekonomiajn kaj komercajn interŝanĝojn, kaj kune konstrui la bonkvalitan disvolviĝon de la iniciato "La Zono kaj Vojo".


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio