Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis filmfestivalo pri Tago de Ĉina Lingvo de UN
2023-04-23


La 20-an de aprilo okazis la 3-a Internacia Filmfestivalo pri Tago de Ĉina Lingvo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Palaco de UN, la oficejo de UN en Ĝenevo. Al la festivalo aliĝis 939 videaĵoj el 37 landoj kaj regionoj.


En sia salutparolo, Tatiana Valovaya, ĝenerala direktoro de la Oficejo de UN en Ĝenevo, diris, ke la ĉina lingvo simbolas grandan kaj profundan ĉinan kulturon, atestante la spiriton persisteman kaj neniel cedeman de la ĉina popolo. La temo de la kurantjara festivalo "Vojo" same radikiĝis en la ĉina kulturo kaj la ĉina lingvo.


Chen Xu, ĉina konstanta ambasadoro al la Oficejo de UN en Ĝenevo kaj al aliaj internaciaj organizoj en Svisio, diris, ke la Tago de Ĉina Lingvo de UN jam fariĝis grava jara festo por tutmondaj amantoj de la ĉina lingvo. Antaŭ nelonge, ĉina prezidanto Xi Jinping solene elmetis iniciaton pri la monda civilizacio, substrekante klopodi por krei novan situacion de kultura interŝanĝo kaj integriĝo de diversaj landoj kaj ligo de koroj de popoloj diverslandaj por vigligi kaj florigi la mondan civilizacion.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio