Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Cifereca teknologio alportas longan vivon al kulturo
2023-04-23

Lastatempe, ĉina instituto Tencent Research publikigis raporton, ke la aplikado de kultura teknologio en 2022 prezentis novajn tendencojn kiel kunesto de virtualaj kaj realaj, plurdimensia aŭdvido, kaj transfaka apliko.


Ekzemple, la artefarit-intelekta enhavgenera tekniko (angle Artificial Intelligence Generated Content, AIGC) novigis la produktadon de enhavoj kaj interagan manieron de la publiko. La tekniko reprezentas kreivan salton de AI-teknologio.



En 2022, la kvalito kaj diverseco de AI-generita enhavo salte pliboniĝis. La kampo de AI-pentrado estis skutita de AIGC-modeloj kiuj povas generi bildojn, tio akcelas AIGC al la publiko. AIGC ankaŭ provizas kre-helpajn ilojn por kultura kaj arta verkado, kaj permesas al pli da ordinaruloj partopreni en kultura kaj arta kreado. La verko Théâtre D'opéra Spatial farita de la ludodezajnisto Jason Allen estis generita el la modelo Midjourney, kiel la unua AI-generita artaĵo premita.



La kosto de virtuala produktada aparataro malmultiĝas dum la teknologio maturiĝas, la aplikado de virtuala produktado en Ĉinio plirapidiĝas, precipe en la programeroj de varieteo kaj amuz-vespero. Ekzemple en 2022, Henan-TV uzis teknologion "5G+XR" por plenumi la kombinadon de realaj kaj virtualaj scenoj, prezentante samtempe la plej brilajn kulturajn elementojn de Henan kun mirindaj kantado, dancado, opero, luktarto kaj aliaj.



Krome, la 3D-cifereca modlado de kultura heredaĵo eniris la furoran periodon en 2022. La tekniko pli precize kaj vivige reaperigis la kulturajn heredaĵojn, kvazaŭ malferminte novan vojon de "cifereca senmorteco" por ili, kaj plu proksimigis ilin de la publiko. La Dunhuang-a Esplorinstituto kaj Tencent kune lanĉis la projekton "Cifereca Dunhuang", kiu reproduktis pli ol 60 000 antikvaĵojn konservitajn en Dunhuang-grotaro kaj vive rakontas la miljaran kulturon de la kavernoj.


Estontece, kun la kontinua novigo kaj disvolviĝo de teknologio, la cifereca amaskomunikila kampo prezentos pli diversan, riĉenhavan kaj novigan evoluon, alportante pli da aŭdvida sperto kaj komercaj ŝancoj al homoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio