Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yuweizhou-parko de Nanchang en Jiangxi
2023-04-23

Norde de Aixi-lago en Nanchang-urbo, Jiangxi-provinco, Ĉinio, troviĝas Yuweizhou-parko (Fiŝvosta Parko), iama grave poluita fiŝbredejo. En 2022 la internacia premio AZ Awards donis al ĝi du premiojn pri spektinda arkitekturo kaj media gvidforto.



Kun totala areo de ĉirkaŭ 556 000 kvadrataj metroj, Yuweizhou-parko mem estas unika natura puriga sistemo. En la pasinteco, la loko estis nur forlasita fiŝbredejo, ekzistis neniu planto ĉirkaŭe, kaj flareblis malbona odoro la tutan jaron. Dum pluvo, polvo senĉese eniĝis en la akvejon, kaj la akvokvalito estis tre aĉa.



Konsiderante, ke ĉi tiu areo situas ĉe grava ekologia nodo de Aixi-lago kaj Ganjiang-rivero, en 2018 Nanchang lanĉis la programon pri Yuweizhou, kaj ĉiam tenis ekologian restarigon kaj spacan restrukturadon.



Nanchang situas ĉe la okcidenta bordo de Poyang-lago, la plej granda dolĉakva lago en Ĉinio, kaj tie ofte okazas inundoj en la pluv-sezono. Yuweizhou situas en malalta areo de la urbo. Post pluvado, granda kvanto da pluvakvo tie kolektiĝas. La projektisto klopodis konservi la ekvilibron inter la kvanto de elfosita tero kaj remetota tero por la parko. Oni formis insulojn laŭ lokaj pejzaĝoj, kaj rezervis spacon por enteni pluvakvon. La parko povas elteni2-metran altiĝon de akvonivelo kaj havas stokan kapaciton de 882 000 kubmetroj da akvo. Dum la pluv-sezono, ĝi efike mildigas la premon sur la urba tubreto, purigas surfacan pluvakvon kaj reduktas la riskon de inundo.



Kun tiu ĉi natura ekosistemo, la akvosistemo de Yuweizhou formis sian stabilan "mempurigan" medion. La origine kvaraklasa akvo enkondukita en Yuweizhou fariĝos triaklasa akvo kaj eniĝos en Ganjiang-rivero.


Reguligante pluvakvon, plibeligante la medion, kreante vivejon por migrantaj birdoj kaj provizante urban distrejon, la malsekeja parko kun ekologia rolo kaj estetika valoro jam fariĝis nova ejo kie lokanoj renkontiĝas kun la naturo.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio