Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Japana ĉefmnistro: Ni komencos ĵeti nukle-poluitan akvon en maron dum ĉi-jara printempo kaj somero
2023-04-21


Malgraŭ enlanda kaj eksterlanda kontraŭstaroj, ne ŝanĝiĝis la plano de Japanio komenci ĵeti nuklepoluitan akvon el la nuklea centralo Fukushima Daiichi dum printempo kaj somero de tiu ĉi jaro. Japana ĉefministro Fumio Kishida diris komence de marto, ke la plano elŝuti poluitan akvon ne ŝanĝiĝis. Japana kompanio Tokyo Electric Power (mallongigo: Tepco) anoncis, ke la instalaĵo por miksado kaj traktado de tia kloakaĵo estis finkonstruita kaj ekfunkciis la 17-an de marto.


Tuj kiam la novaĵo aperis, la koncernaj landoj ekmaltrankviliĝis. La 3-an de marto, la deĵoranta ĉefministro de Fiĝio, Kami Kamiga, deklaris, ke Fiĝio estas en alta alarmo pro la plano de Japanio. La 6-an de aprilo, la plej granda opozicia partio de la Korea Respubliko petis viziti Tepco-n pri la plano, sed Tepco rifuzis.


"La kialoj donitaj de la japana registaro ne sufiĉas por subteni ĝiajn agojn. La ĉefa kialo estas, ke la kosto de ĵetado en la maron estas pli malalta." Multaj fakuloj diris, ke ili konsentis, ke daŭre pligrandigi la stokan kapaciton de nukle-poluita akvo estas la plej ĝusta elekto por trakti la aferon, unuflanke, tio povas plu redukti la danĝeron de radioaktivaj elementoj kun pli mallongaj duondiseriĝaj periodoj, kaj aliflanke, oni povas atendi ĝis la apero de scienca solvo per ĵetado en la maron kaj aliajn efikajn metodojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio