Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Historia parolado de prezidento Lula en Ŝanhajo
2023-04-21


La unua aktivaĵo en la oficiala tagordo de brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva dum lia ŝtata vizito al Ĉinio (de la 12-a ĝis la 15-a de aprilo) estis la enposteniĝa ceremonio de la brazila eksprezidento Dilma Rousseff kiel prezidento de la Nova Disvolviĝa Banko (NDB), ankaŭ konata kiel "banko de BRICS", matene de la 13-a de aprilo. Gravas substreki, ke Dilma ludis esencan rolon en la fondiĝo de tiu banko kaj estis unuanime elektita de la membroŝtatoj kiel ĝia prezidento. Krom ĝiaj fondintoj, Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sudafriko, la banko ankaŭ havas aliajn tri membrolandojn, Bangladeŝo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Egiptio.


Por ĉeesti tiun eventon, mi vojaĝis al Ŝanhajo vespere de la antaŭa tago, kaj sekvamatene iris al la sidejo de NDB, bela kaj impona konstruaĵo en la urbocentro. Mi vidis la alvenon de la brazila delegitaro kaj sekve atendis ĝin en granda salono.


En sia parolado, Dilma rememoris la kupolkunvenon de BRICS en Fortalezo en 2014, kiam NDB estis fondita. Ekde tiu momento ŝi akompanas ĝian evoluon, kaj ŝi ankaŭ bone konas la realon de plurflankaj disvolviĝaj bankoj kaj la bezonojn pri financado de sudaj landoj.


Dilma substrekis, ke NDB provizas monpruntojn al siaj membrolandoj sen fari politikajn postulojn, kaj emfazis la kreskantan ekonomian gravecon de BRICS, kies ekonomio jam superas tiun de G7. Kvankam ĉiu disvolviĝanta lando havas siajn specifajn problemojn, tamen ili kune estas pli facile agadi por solvi la problemojn. La fondiĝo de NDB montras la gravecon estigi strategiojn kaj partnerecojn kaj kune trakti la realojn de sudaj disvolviĝemaj landoj, por tiel plifortigi plurflankismon.


Ekspansii la bankon, per kresko en la nombro de membrolandoj kaj plifortigo de ĝia kapablo roli kie kunlaborplatformo, estas nepra afero. La banko devas forte kunlabori kun la registaroj de siaj membrolandoj, disvolvi novigajn modelojn por disvolvado, kapti rimedojn el la plej diversaj merkatoj de la mondo, doni prioritaton al enlandaj merkatoj, sin protekti kontraŭ riskoj rilataj al kurz-ŝanĝoj, antaŭenigi inkluzivigon kaj kontraŭbatali malegalecon. NDB subtenas proejektojn kapablajn plibonigi la vivkvaliton de homoj en malriĉaj kaj marĝenigitaj komunumoj.


Dilma ankaŭ menciis la gravecon de NDB pri serĉado de partnerecoj kaj kunlaboro kun aliaj institucioj, ĉefe tiuj de membrolandoj de NDB, kiel aliaj disvolviĝaj bankoj, financaj institucioj kaj agentejoj de UN.


Poste estis la vico de prezidento Lula fari sian paroladon. Mi rigardis ĉirkaŭe kaj vidis homojn tre atentaj. Silenton rompis nur la aplaŭdoj, kiuj plurfoje interrompis lian paroladon. Mi tiam sentis, ke tiu Brazilo pri kiu mi iam fieris estas reveninta.


La parolado de Lula estis poste publikigita, kaj tiu publikigita versio estas legebla en Esperanto ĉe http://espero.chinareports.org.cn/2023-04/17/content_85233619.htm


Tamen, post la legado de tiu parolado, prezidento Lula elektis improvize paroli iom pli. Lula improvize parolas multe pli bone, vortoj eliras el la koro, kaj li havas eksterordinaran talenton inspiri la homojn, elegante denunci la maljustecon kaj veki empation de la spektantaro. Lula estas elstara humanisto, kaj vive aŭskulti lian parolon estis neforgesebla momento de mia vivo. Li volis trakti du temojn: internaciaj financoj kaj la kresko de malamo en la mondo.


"Iam en Brazilo, ĉiujare iris homoj de IMF superrigardi la librotenadon de la lando. Ni ŝanĝis la regulojn. Se iu pridubas nian kapablon, ni devas ilin atentigi pri tio, kion ni jam faris en regado de Brazilo: ni pagis ŝuldojn, realigis ekonomian kaj socian inkluzivigon kaj disvolvadon, kontrolis la inflacion, pruntis monon al IMF kaj estigis monfonduson kiu ankoraŭ hodiaŭ balastas Brazilon," deklaris Lula, kiu poste aldonis, ke ne estas rolo de banko superrigardi elspezojn de landaj registaroj, kiel ili faras, ekzemple, en Argentino. La revo de BRICS estas krei fortan mekanismon por antaŭenigi disvolvadon sen sufoki la landojn.


Sekve venis unu el la plej atentokaptaj momentoj de lia parolado: "Ĉiunokte mi demandas min, kial ni bezonas fari komercon garantiitan de dolaro anstataŭ nia propra monunuo? Kial banko kiel NDB ne povas havi alternativan monunuon al dolaro?" Homoj aplaŭdegis. La hegemonio de dolaro en internacia komerco, kaj ĝia uzo kiel geopolitika armilo malplaĉas al la popoloj de disvolviĝantaj landoj.


Post tiu momento, Lula komencis trakti la duan temon. Tiam li malfermis sian koron kaj montris sian humanisman naturon: "Kiam mi transdonis [al Dilma Rousseff en 2011] la prezidantecon de Brazilo, mi tute ne povis imagi la revenon de malsato, sciencan malprogreson, kun esploristoj dum ses jaroj sen stipendi-altiĝo, detruado de la medio... Ni nun havas malfacilon por rekonstrui tion, kio jam estis konstruita laŭlonge de jaroj. Necesas rekonstrui la Ministerion pri Kulturo, pensante ankaŭ pri ĝia ekonomia dimensio, kreado de postenoj kaj enspezoj. Ni revenis kun la volo helpi homojn agi malsame, helpi la mondon rigardi la situacion el alia angulo."


Kaj tiam venis la pinta momento de la parolado: "Ni havas novan taskon, malaperigi la malamon, kiu estis kaŝita kaj ni supozis, ke ĝi ne plu ekzistis. Ni vivas jardekon de malamo. Nun, krom prizorgi la taskojn de regado, ni ankaŭ bezonas prizorgi la kapojn de la homoj, kiuj estas ŝanĝitaj pro tio, ke homoj estas traktataj kiel algoritmoj. Humaneco bezonas reagi, ni devas prizorgi niajn animojn, lerni etendi la manon," deklaris la prezidenton antaŭ ol konkludi: "Ni bezonas regi la individuismon kiu iom post iom fariĝas normo en ĉiutaga vivo, ĉar homoj estis kreitaj por vivi en komunumo, ne en izoliteco, do ni devas reakiri nian kapablon esti solidaraj kaj helpi unuj la aliajn."


En tiu sama tago, mi havis la plezuron persone konatiĝi kun prezidento Lula, nun 77-jara, lacega por tiom longa vojaĝo, sed kun mirinda forto kaj entuziasmo por la laboro. Mi revenis al Pekino kun trankvileco en mia koro: Brazilo revenis!


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio