Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Elŝuti nukle-poluitan akvon en la maron estas bazita sur politika juĝo kaj havas nenian sciencan subtenon
2023-04-21


En Fukushima, nukle-poluita akvo akumuliĝas kun rapideco de 140 tunoj tage. En la dek jaroj de 2011 ĝis 2021, pro la neefika traktado de la japana registaro al la akcidento de la nuklea centralo de Fukushima, kaj pro la okazo de multfoja marakva enfluo en la centralon kaj la elfluo de nukle-poluita akvo el la centralo, la totala kvanto de la poluita akvo stokita en la nuklea centralo daŭre altiĝas. Koncernaj statistikoj montras, ke en Fukushima estas pli ol 1 300 mil da tunoj da poluita akvo.


La japana registaro insistis pri ĵetado de la poluita akvo en la maron pro tio, ke ne estas loko por plua stokado. "Tio evidente ne veras. La unua nuklea centralo de Fukushima kaj ĝiaj ĉirkaŭaj regionoj havas sufiĉan spacon por longdaŭra konservado," diris Shaun Burnie, nuklea fakulo ĉe Greenpeace. "Laŭ scienca vidpunkto, la ĵetado de poluita akvo neeviteble kaŭzos radioaktivan poluadon de la mara medio. Pro marfluoj, radioaktivaj materialoj disvastiĝos al la plej granda parto de Pacifiko kaj la akvoj de la orient-aziaj najbaroj de Japanio."


Laŭ Shaun Burnie, la decido elŝuti poluitan akvon en la maron estas bazita sur politika juĝo kaj havas nenian sciencan subtenon.


Oni povas rimarki, ke la Internacia Atomenergia Agentejo ofte aperas kiel tria partio en diversaj raportoj de la japana flanko pruvante, ke nuklepoluita akvo estas relative sekura por ĵetado en la maron. Post kiam Japanio publikigis planon ĵeti la poluitan akvon, la agentejo plurfoje sendis oficistojn por fari surlokajn inspektadojn. Shaun Burnie diris, ke la japana registaro provas uzi la agentejon por propagandi al la japana popolo kaj la internacia komunumo, ke ne ekzistas risko ĵeti la poluitan akvon en la maron. "La rolo de la agentejo en tiu ĉi kampo ŝajne ne estas protekti la medion aŭ la publikan sanon, sed doni internacian pravigon por la decido de la japana registaro elŝuti nukle-poluitan akvon en la maron."


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio