Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Liu Jianchao renkontiĝis kun prezidanto de Komunista Partio de Brazilo
2023-04-20

La 14-an de aprilo, Liu Jianchao, ĉefo de la Internacia Departamento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), renkontiĝis en Pekino kun Luciana Santos, prezidanto de la Komunista Partio de Brazilo (PCdoB) kaj ministro pri scienco, teknologio kaj novigo de Brazilo.



Liu bonvenigis Santos, kiu akompanis la brazilan prezidenton Luiz Inácio Lula da Silva en ŝtata vizito al Ĉinio. Liu diris, ke KPĈ kaj PCdoB ambaŭ estas marksistaj politikaj partioj kun historio de pli ol cent jaroj, kaj tiu ĉi jaro markas la 70-jariĝon de estigo de oficialaj rilatoj inter la du partioj. KPĈ volas profundigi sian amikecon kun PCdoB kaj plifortigi interŝanĝojn de spertoj pri regado kaj parti-mastrumado. Ambaŭ partioj kunigos fortojn por trakti komunajn defiojn, antaŭenigi disvolvadon kaj progreson de siaj landoj kaj kune efektivigi la interkonsenton atingitan de gvidantoj de ambaŭ landoj dum ĉi-foja renkontiĝo, por plu antaŭenigi dulandajn rilatojn al pli alta nivelo.


Liu diris, ke Ĉinio kaj Brazilo estas ĉefaj disvolviĝantaj landoj kaj gravaj emerĝaj ekonomioj, kiuj ludas gravan rolon kaj internacie kaj en siaj regionoj. La mondo eniris novan periodon de maltrankviloj kaj ŝanĝoj kun pluraj kreskantaj tutmondaj defioj. Ĉinio estas preta kunordigi siajn disvolvajn strategiojn kun Brazilo kaj plifortigi praktikan kunlaboron en multaj kampoj. Ĉinio volas, ke Brazilo aktive partoprenu en la iniciato "La Zono kaj Vojo", BRICS kaj aliaj spacoj de internacia kunlaboro. Ĉinio pretas proksime kunlabori kun Brazilo pri internaciaj kaj regionaj aferoj. Sub la strategia gvido kaj antaŭenigo de ambaŭ ŝtatestroj, la ĉin-brazila strategia partnereco havos brilan estontecon.


Santos diris, ke la ĉefaj atingoj kaj historiaj spertoj de KPĈ dum la pasinta jarcento estas trezoroj por antaŭenigi disvolvadon kaj progreson de la homaro. PCdoB alte taksas sian amikecon kun KPĈ kaj esperas plu fortigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter ambaŭ partioj. Prezidento Luiz Inácio Lula da Silva alte taksas ĉin-brazilajn rilatojn. Tiu ĉi lia ŝtata vizito al Ĉinio, akompanata de granda delegitaro de politikistoj kaj entreprenantoj, prezentas lian fortan volon plifortigi kunlaborojn kun Ĉinio, kaj ankaŭ alportas pozitivan signon al la internacia komunumo, ke Brazilo kaj Ĉinio volas kune antaŭenigi pacon kaj disvolvadon. La brazila ministro pri scienco, teknologio kaj novigo taksas tiun ĉi viziton kiel oportunon por aktive antaŭenigi scienc-teknikan kunlaboron inter ambaŭ landoj en la kampo de satelitoj pri surteraj rimedoj, kaj daŭre estigi novajn oportunojn por praktika kunlaboro.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: CPC Works






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio