Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Publikiĝis libro de paroladoj de Xi Jinping pri kampara laboro
2023-04-19


Kompilaĵo de paroladoj de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, pri laboro koncerna al agrikulturo, kamparaj regionoj kaj terkulturistoj, estis publikigita de la Popola Eldonejo kaj Ĉina Agrikultura Eldonejo.


La libro, kompilita de la Oficejo de la Centra Gvidgrupo pri Kampara Laboro, konsistas el 16 sekcioj eksplikantaj la paroladojn de Xi Jinping pri agrikulturo, kamparaj regionoj kaj terkulturistoj.


Ĉi tiuj paroladoj estas esenca parto de la Pensoj de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj en Nova Epoko kaj liveras gvidilon al agado kaj fundamentan gvidon al kampara laboro.


La libro helpos la publikon studi la parolaojn per ampleksa, profunda kaj sistema maniero, antaŭenigi la kamparan revigligon de Ĉinio kaj rapidigi kamparan kaj agrikulturan modernigon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio