Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kamelioj: simbolo de amikeco inter Brazilo kaj Ĉinio!
2023-04-18

La 14-an de aprilo en Pekino, reprezentantoj de la brazila komunumo en Ĉinio bonvenigis la brazilan prezidanton Luís Inácio Lula da Silva kaj lian edzinon Ĵanĵa Lula da Silva per bukedo el ĉinaj floroj, inkluzive de kamelioj (ankaŭ konataj kiel tefloroj).



En botaniko, kamelio estas genro el familio de teacoj. El tiu genro ekzistas du famaj specioj, camellia sinensis, la planto kiu donas al ni teon, kaj camellia japonica, konata pro siaj belaj floroj. Ambaŭ plantoj originas el Ĉinio, kaj ambaŭ estas kulturataj en Brazilo ekde 1814, kiam la portugala registaro venigis ĉinojn al Brazilo por planti teon, kiu laŭplane estus poste eksportata al Eŭropo. Tiam okazis la unua amasmigrado de ĉinoj al Brazilo, kiuj tie instruis nigrajn sklavojn kiel planti kaj kulturi kameliojn.


Post la sendependiĝo de Brazilo en 1822, la negoco pri teo estis anstataŭita de tiu pri kafo. Samtempe, pli kaj pli fortiĝis la movado por aboli sklavecon en Brazilo. Tiutempe liberaj nigruloj kolektiviĝis en rifuĝejo ĉe la kvartalo Leblon por sin dediĉi al kulturado de kamelioj, kiuj estis poste vendataj en la urbo, kaj la enspezo el tiuj vendoj estis uzata por aĉeti sklavojn kaj ilin liberigi. Laŭ tempopaso, tiu ĉina floro fariĝis simbolo de la lukto kontraŭ sklaveco. En 1888, brazila princino Isabel subskribis la Oran Leĝon, kiu abolis sklavecon en Brazilo, en ĉambro ornamita de kamelioj.


Kamelioj atestas historian ligon inter Brazilo kaj Ĉinio, substrekas la gravecon de interŝanĝoj inter ambaŭ popoloj kaj inspiras la debaton pri ĉin-brazilaj rilatoj. Pro tio, brazilanoj en Ĉinio elektis prezenti tiujn florojn al la edzino de prezidento Lula.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio