Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nova epoko por ĉin-brazilaj rilatoj
2023-04-18

Posttagmeze de la 14-an de aprilo, ĉina prezidanto Xi Jinping bonvenigis sian brazilan paralelulon, prezidento Luís Inácio Lula da Silva, ĉe la orienta pordego de la Granda Popola Halo en Pekino, per pompa ceremonio kiu kortuŝis la brazilan delegitaron: tiam la armea muzikbando ludis la faman kanzonon "Novo Tempo" (nova epoko), de la brazilaj muzikistoj Ivan Lins kaj Victor Martins.


Xi Jinping kaj Lula piediras dum la bando ludas la melodion de la brazila kanto "Novo Tempo".


Tiu kanzono estas tre konata de brazilanoj, kaj brazilaj ministroj tuj komencis kanti ĝin. Televidaj kameraoj kaptis larmojn sur la vizaĝo de la brazila ministro pri kulturo, Margareth Menezes, kaj certe multaj aliaj brazilanoj ploris spektante tiun scenon per televido. La epizodo kaptis atenton kaj de ĉinoj kaj de brazilanoj en sociaj retejoj.


Verkita en ŝlosila epoko de la historio de la lando, la transiro de diktaturo al demokratio en la 1980-aj jaroj, la kanto anoncas novan epokon kaj alportis al la brazila popolo esperon pri brila estonteco. Ivan Lins kaj Victor Martins estis tre ekscititaj de la elekto de ilia muziko por bonvenigi prezidenton Lula en Ĉinio.


Ministro Margareth Menezes ploras aŭskultante la melodion de "Novo Tempo".


"Miaj geamikoj, mi estas tiom ĝoja! Vi ne povas imagi la signifon de tio por mi kaj Victor. La teksto de 'Nova Epoko', jam en 1980, celis doni memfidon al la popolo de ni tiom amata. Por alporti esperon al ĉiuj pri la libereco konkerota post kvin jaroj. Hodiaŭ oni ludis tiun kanton denove por kuraĝigi la novan prezidenton gvidi nin en rekonstruado de nia vera, amata lando kaj nia kara popolo," deklaris Ivan Lins.


En la nuna kunteksto, la kanto fariĝis simbolo de la reveno de Brazilo al la internacia scenejo. La edzino de prezidento Lula, Ĵanĵa Lula da Silva, dum renkontiĝo kun Peng Liyuan, edzino de prezidanto Xi Jinping, klarigis pri la signifo de tiu kanto por la brazila popolo. Ĵanĵa poste aldonis: "Ni ja travivas novan tempon. Brazilo revenis!"


Evandro Carvalho, Ivan Lins kaj Coco Zhao en Brazilo. Klopodo plifortigas kulturajn interŝanĝojn inter Brazilo kaj Ĉinio.


Evandro Carvalho, profesoro pri internacia juro kaj fakulo pri ĉin-brazilaj rilatoj, rememoris epizodon okazintan en 2016. Tiam, Evandro aranĝis, en Rio-de-Ĵanejro, renkontiĝon inter Ivan Lins kaj la ĉina ĵazmuzikisto Coco Zhao. Tiam, ili ekplanis muzikan kunlaboron, kio bedaŭrinde ne realiĝis tiutempe. Ĉu eble nun, en la nova tempo de ĉin-brazilaj rilatoj, ili sukcesos?


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio