Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Parolado de brazila prezidento Lula en la Nova Disvolviĝa Banko
2023-04-14


La 13-an de aprilo, brazila prezidento Lula vizitis la sidejon de la Nova Disvolviĝa Banko en Ŝanhajo, okaze de sia ŝtat-vizito al Ĉinio. En la sidejo li faris paroladon:



Kun granda ĝojo mi revenas al Ŝanhajo post preskaŭ 20 jaroj, pro tre speciala kialo. Mi havas la ĝojon renkonti prezidanton Dilma Rousseff kaj celebri ŝian elektiĝon por gvidi tiun ĉi gravan institucion.


Havi virinon gvidanta tutmondan bankon kun tiom grava rolo estas mem eksterordinara okazaĵo en la mondo en kiu viroj ankoraŭ ĉefrolas. Sed la historia graveco de tiu ĉi momento estas pli ampleksa.


Dilma Rousseff apartenas al generacio de junuloj kiuj, en la 1970-aj jaroj, luktis por realigi sian revon plibonigi la mondon -- kaj pagis altan koston, multaj el ili dediĉis sian propran vivon.


Duonjarcenton poste, la Nova Disvolviĝa Banko aperis kiel ilo por redukti malegalecojn inter riĉaj kaj disvolviĝantaj landoj, kiuj riveliĝas kiel socia ekskludo, malsato, ekstrema malriĉeco kaj perforta migrado.


Gesinjoroj,


Klimatŝanĝiĝo, la pandemio de KOVIM-19 kaj armitaj konfliktoj malbone efikas sur la plej vundeblaj populacioj. Okazas retropaŝoj en la Daŭripovaj Evoluigaj Celoj, kaj multaj disvolviĝantaj landoj akumulas nepageblajn ŝuldojn.


En tiu ĉi malfavora kunteksto, la Nova Disvolviĝa Banko elstaras. La decido fondi tiun ĉi bankon estis mejloŝtono en kunagado de disvolviĝantaj landoj. Pro siaj vasteco, grandaj populacioj, graveco de siaj ekonomioj kaj influpovo en siaj regionoj kaj la mondo, Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko ne povas apartiĝi de la grandaj internaciaj temoj.


La neplenumataj bezonoj pri financado de disvoviĝantaj landoj estis kaj daŭre estas grandegaj.


La manko de efektivaj reformoj de internaciaj financaj institucioj limigas kaj la kvanton kaj la kondiĉojn de kredito en ekzistantaj bankoj.


Unuafoje, tutgloba disvolviĝa banko estis fondita sen dekomenca partopreno de disvolviĝintaj landoj. Libera, do, de la katenoj imponitaj de la tradiciaj financaj institucioj al disvolviĝantaj ekonomioj. Kaj pli: kun la eblo financi projektojn per loka monunuo.


Fondiĝo de tiu ĉi banko montras, ke unuiĝo de disvolviĝantaj landoj povas estigi gravajn sociajn kaj ekonomiajn ŝanĝojn por la mondo. Ni ne volas esti pli bonaj ol aliaj. Ni volas oportunojn por plene disvolvi niajn kapablojn kaj certigi al niaj popoloj dignon, efektivigon de iliaj rajtoj kaj bonan vivon.


Pro tio, krom plu labori por efektiva reformado de UN, IMF kaj la Monda Banko, kaj por ŝanĝoj en komercaj reguloj, ni bezonas kreeme utiligi G-20 (kiun Brazilo prezidos en 2024) kaj BRICS (kiun ni gvidos en 2025) kun la celo emfazi la prioritatojn por la disvolviĝantaj landoj en la internacia tagordo.


Gesinjoroj,


La Nova Disvolviĝa Banko havas grandegan potencialon por estigi ŝanĝojn, ĉar ĝi liberigas disvolviĝantajn landojn el submetiĝo al tradiciaj financaj institucioj, kiuj emas nin regi sen havi mandaton por tio.


La banko de BRICS jam gajnis kvar novajn membrojn: Bangladeŝo, Egiptio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Urugvajo. Pluraj aliaj estas aliĝontaj, kaj mi certas, ke la alveno de prezidanto Dilma kontribuos por tio.


En Brazilo, mono el la Nova Disvolviĝa Banko financas projektojn pri infrastrukturo, programojn subtene al enspez-kreskigo, daŭripova movebleco, adaptiĝo al klimatŝanĝiĝo, kloako kaj renovigeblaj energifontoj.


La membroj de BRICS ampleksas sian kapablon agi pozitive en la internacia scenejo, kontribuantaj por eviti aŭ mildigi krizojn kaj favori kreskon kaj disvolvadon de niaj ekonomioj.


Pro ĉio menciita, la Nova Disvolviĝa Banko kunigas ĉiujn kondiĉojn por fariĝi la granda banko de Tutmonda Sudo.


Gesinjoroj,


La tempo dum kiam Brazilo apartiĝis de la grandaj internaciaj decidoj restis en la pasinteco. Ni revenis al la internacia scenejo, post nepravigebla malĉeesto. Ni havas multon por kontribui pri kernaj temoj de nia epoko, kiel ekzemple la mildigo de klimata krizo kaj la batalo kontraŭ malsato kaj malegaleco.


Estas netolereble, ke en la mondo produktanta manĝaĵojn sufiĉajn por la bezono de la tuta homaro, centmilojn da viroj, virinoj kaj infanoj nenion havas por manĝi.


Estas neakcepteble, ke la malrespondeco kaj avaro de eta malplimulto metu en risko la postvivon de nia planedo kaj de tuta homaro.


Brazilo revenis, kun la emo refoje kontribui por la konstruado de la mondo pli disvolviĝinta, justa kaj daŭripova.


Ni volas kundividi kun ĉiuj koncernaj landoj la sperton pri ekonomia kresko kaj socia inkluzivigo dum miaj oficperiodoj kaj tiuj de prezidanto Dilma Rousseff.


Politikoj de niaj registaroj kapablis eligi 36 milionojn da brazilanoj el ekstrema malriĉeco, kaj eligi Brazilon el la Tutmonda Mapo pri Malsato de UN por la unua fojo en historio. Samtempe, Brazilo fariĝis la sesa plej granda ekonomio de la planedo.


Mi certas, ke la sperto de prezidanto Dilma en administrado de Brazilo renoviĝos dum gvidado de tiu ĉi grava ilo por disvolvado de niaj landoj.


Via prezidanteco reprezentas la renovigitan kompromison de Brazilo kun BRICS. Ĝi ankaŭ estas nova prezento por solidigi la plifortiĝon de tiu ĉi Nova Disvolviĝa Banko antaŭ la novaj defioj kaj la bezono je daŭra plibonigo de la institucio kaj ĝia administrado.


Mi ĝojas pro tio, ke forta kaj sperta virino gvidas tiun ĉi institucion.


Mi tre deziras bonŝancon, feliĉon kaj sukceson en via nova laboro, prezidanto Dilma.


Koran dankon!



Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio