Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Prezidanto de ĈEL vizitis Chongqing-an Esperanto-Asocion
2023-04-14

de Wang Hanping


Antaŭtagmeze de la 8-a de aprilo, Liu Dawei, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj vicprezidanto de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG), kune kun respondeculoj de ĈEL kaj rilataj sektoroj de ĈIKG, vizitis Chongqing-an Esperanto-librejon en la turo Tongyuan sur la urbomura pordego Tongyuanmen en la urbo Chongqing kaj kunvenis kun respondeculoj, veteranoj kaj aktivuloj de la Chongqing-a Esperanto-Asocio.



Yuan Ailin, prezidanto de la Chongqing-a Esperanto-Asocio, konigis la historion, nunan situacion kaj kelkajn sukcesajn spertojn de la asocio, kaj raportis pri asociaj laboroj en la lastaj jaroj, precipe post la 14-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Prezidanto Liu detale demandis pri membra statuso kaj Esperantaj kursoj de la asocio, kaj interŝanĝis kun ĉeestantoj pri trejnado de junaj esperantistoj, eldonado de E-libroj kaj rolo de Esperanto en Ĉinio.




Liu diris: "Ni alfrontas malfacilaĵojn kaj defiojn. Tiuj, kiuj persistas por nia afero, estas respektindaj. Transdoni la verdan torĉon dependas de junularo. E-asocioj devas okazigi pli da aktivadoj kun riĉaj enhavoj kaj formoj por altiri junulojn." Li emfazis, ke ĈEL kaj lokaj asocioj devas pli multe kontaktiĝi kaj kunlabori, kaj helpi iujn asociojn, kiuj havas povon kaj kreivecon por fari pionirajn laborojn. "Se tutlandaj asocioj kaj esperantistoj kune laboros kaj klopodos, certe aperos nova perspektivo de Esperanto-movado en la lando."



La pordego Tongyuanmen estas la plej bone konservata pordego de la antikva urbo de Chongqing. Post restaŭrado, formiĝis tie parko de urbomura ruino, kaj ĝi allogas multajn turistojn. Chongqing-a Esperanto-librejo estas sur la pordego. Oni vidas okulfrapan rubandon kun surskribita slogano "Esperanto estas ideala internacia helpa lingvo" ekster la librejo. En la konstruaĵo troviĝas libroj, periodaĵoj, bildoj kaj objektoj rilataj al Esperanto. La loka Esperanto-asocio ofte okazigas aktivadojn tie.


Redaktoro: Zhao Wenqi kaj Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio