Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Cifereca ekonomio multe helpas ĉinan moderniĝon
2023-04-14

La 3-an de aprilo, la Interreta Administracio de Ĉinio deklaris, ke la skalo de cifereca ekonomio de Ĉinio estas la dua en la mondo, kaj la skalo de cifereca industrio kreskis kaj fariĝis unu el la ĉefaj motoroj de ekonomia kresko. En 2022, la enspezo de la elektronika informa fabrika industrio atingis 15.4 miliardojn da juanoj, kaj la enspezo de programaro unuafoje superis 10 miliardojn da juanoj, atingante 10.8 miliardojn da juanoj. La cifereciĝo de industrioj progresas, kaj la informigo de agrikulturo superas 25%. Retaj podetalaj vendoj de varoj atingis 27.2% de la totala podetala vendo de sociaj konsumaĵoj, kio kreis novan rekordon.


Nun 4G-bazstacioj de Ĉinio okupas pli ol duonon de la mondo, 5G-bazstacioj de la lando atingis 1 854 milionojn, kaj 5G-uzantoj superis 450 milionojn. La pliigita kovrado de cifereca infrastrukturo ne nur ŝanĝis la vivmanieron de homoj kaj plibonigis ilian vivkvaliton, sed ankaŭ helpas la disvolviĝon de industrioj, havigante la eblecon kaj impulson por memnovigo de tradiciaj industrioj, kaj samtempe deriviĝis cifereca industrio, kiu kontribuas al la ekonomia disvolviĝo.


Detale, la cifereca ekonomio optimumigas la atribuon de produktad-faktoroj kaj profunde integriĝas kun tradiciaj industrioj. Kiam ĝi altigas la proviz-kapablon de entreprenoj, ĝi ankaŭ elvokas la potencialon de konsumado, plibonigas la respondan povon al la merkato, kaj mildigas la problemon de proviz-postula ekvilibro dum merkata evoluo.


Plie, la cifereca ekonomio ebligis ĉinajn industriojn daŭre altiĝi en la vicaro de tutmonda valor-ĉeno, kaj trovis novan trarompan punkton de la valor-ĉeno. Kunlaboroj de artefarita intelekto, nanoteknologio, kvantuma komputado kaj konstruado de granda datumaro direktataj de cifereca teknologia novigo starigas gravan ekzemplon por la aperteco kaj travidebleco de internacia komercado, kaj estas grava por forigi komercajn barojn kaj pliigi kaj ampleksigi kunlaborojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio