Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: Riĉrikoltaj 6 jaroj de Shaanxi-a Liberkomerca Zono
2023-04-13

La 1-an de aprilo estis la 6-a datreveno de la Shaanxi-a Liberkomerca Zono. En la pasintaj 6 jaroj, la zono ĉiam tenis sisteman novigadon kiel sian kernon, kaj reprodukteblecon kaj diskonigon kiel siajn bazajn postulojn. Ĝi kuraĝe provis en la kampoj de novigado, porentreprena optimumigo, faciligo por investado kaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj laŭ la iniciato "La Zono kaj Vojo". Ĝis la fino de 2022, entute aperis 725 kazoj pri novigado, kaj stariĝis 152 000 novaj merkataj entoj, inkluzive de 96 700 novaj entreprenoj kaj 934 eksterlandaj entreprenoj, formante kunĝuadon de la fruktoj de reformado kaj pordmalfermo.



En la pasintaj 6 jaroj, la zono aktive antaŭenigis la normaligon de aviada kaj fervoja havenstacia administrado, kaj daŭre vastigis unu-haltan servon de la internacia komerco. La kosmetikaĵoj produktitaj en la provinco dank' al la zono unuafoje estis eksportitaj al Usono. La zono ankaŭ plene efektivigis la anticipan permeson kun negativa lista administrad-sistemo, konstruinte tutprovincan informan platformon pri fremdlanda investo kio altiris grandnombron da eksterlandaj entreprenoj kaj programoj.


La projekto de ĉin-eŭropa kargotrajno en Xi'an (ĉefurbo de Shaanxi) kovras areon de 373 hektaroj, kun 48 linioj, projektita jara kontenera trairo je 3.1 milionoj kaj transportkapacito de 38.5 milionoj da tunoj. Pli ol 10 000 Chang'an-trajnoj de la ĉin-eŭropa kargotrajno veturadis al kaj el la loko.


La zono profundigis la kunordigon kun la regionoj laŭ la Silka Vojo, kaj kunlaboris kun 25 ekonomiaj zonoj de 9 provincoj kaj aŭtonomaj regionoj laŭ la Flava Rivero, kiel Qingdao, Yantai kaj Ji'nan. La zono ankaŭ efektivigis transregionan kunlaboron kun pekinaj novteknikaj areoj por esplori perfektajn servojn al teknikaj entreprenoj, konstruante "teknologian financan superbazaron" de Pekino kaj Shaanxi.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio