Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lula en Ĉinio: oportuno por revigliĝo de BRICS
2023-04-13

La vizito de brazila prezidento Lula al Ĉinio, de la 12-a ĝis la 15-a de aprilo, promesas esti mejloŝtono en la disvolvado de dulandaj rilatoj. Kadre de ekonomia kunlaboro, Brazilo kaj Ĉinio estas du ekonomioj kiuj komplementas unu la alian kaj havas grandegan potencialon por plivastigi kungajnajn partnerecojn.


Prezidento Lula adiaŭas sian vicprezidenton, Geraldo Alckmin, antaŭ ol enaviadiliĝi survoje al Ĉinio.


Planita por la fino de marto, kun daŭro de kvar tagoj, la vizito estis prokrastita pro malsano. Kelkaj membroj de la delegitaro, tamen, jam estis en Ĉinio kaj daŭrigis plenumadon de siaj tagordoj, inter ili la ministro pri agrikulturo kaj bestobredado, Carlos Fávaro, kiu anoncis gravajn atingojn, inter ili la fino de sanitara embargo al brazila bovaĵo.


Konsiderante, ke pluraj akademiaj kaj entreprenaj eventoj jam okazis, nun restas al prezidento Lula plenumi la ceterajn aktivaĵojn, inter ili la vizito al la ĉina paralelulo Xi Jinping, kiam ambaŭ gvidantoj devos anonci gravajn interkonsentojn.


La unua oficiala aktivaĵo de prezidento Lula en Ĉinio estas vizito al la sidejo de NDB - Nova Disvolviĝa Banko, por enposteniĝo de ĝia nova prezidanto, la eksa brazila prezidento Dilma Rousseff, matene de la 13-a de aprilo. Dilma estas unu el la plej elstaraj kadroj kiujn Lula povus havi por sia registaro, sed preferis sendi ŝin al Ŝanhajo, montrante, ke la brazila registaro alte taksas la strategian gravecon de tiu banko, en kies fondiĝo Dilma, tiam prezidento de Brazilo, ludis gravan rolon.


Lastatempaj ŝanĝoj en la internacia scenejo igis NDB ankoraŭ pli necesa: la financa sistemo de Bretton Woods montriĝas nekapabla certigi la interesojn de emerĝantaj ekonomioj, ĉar ĝi permesas banaligon de unuflankaj ekonomiaj sankciumoj kaj la uzon, fare de mondpotencoj, de internacia financa sistemo kiel geopolitika armilo. Pro tio, estas grave ke BRICS-landoj disvolvu, kune kun aliaj sudaj landoj, alternativajn sistemojn pri monprunto kaj internaciaj bankaj ĝiroj. En tiu kunteksto, Brazilo kaj Ĉinio interkonsentis pri starigo de pagsistemo sendependa de la usona dolaro por la dulandaj transakcioj, kio ne nur pli bone protektas strategiajn interesojn de ambaŭ landoj, sed ankaŭ malaltigas kostojn.


La elekto de Dilma por gvidi NDB-on ankaŭ signalas, ke BRICS ludos kernan rolon en la ekstera politiko de prezidento Lula. Laŭlonge de historio, malsamaj popoloj bezonis disputi rimedojn kaj teritoriojn, estiginte internacian medion bazitan sur malfido kaj perforto.


Tiu modelo de disvolvado ekspluatis rimedojn ĝis estingiĝo kaj kaŭzis, kiel flanka efiko, problemojn kiuj trapasas landlimojn, kiel tutmonda varmiĝo kaj perdo de biodiverseco. Rezulte de tio, estas nepra tutmonda agado por la estonteco de nia planedo. Proponinte la iniciaton pri tutgloba civilizo, ĉina prezidanto Xi Jinping montras klaran komprenon, ke la malnova disvolviĝ-modelo, bazita sur disputoj kaj konfliktoj, estas kaduka, kaj oni bezonas anstataŭigi ĝin de alia, bazita sur internacia kunlaboro kaj respekto al diferencoj.


En tiu ĉi nova situacio, BRICS, kiel heterogena grupo kapabla pragmate kunlabori kaj samtempe respekti diferencojn, prezentas naturan tendencon ludi gravan rolon en la plurpolusa mondo kiu naskiĝas.


Inter la pli ol 20 interkonsentoj kiujn Lula kaj Xi devas anonci kune la 14-an de aprilo, oni atendas la lanĉon de tutmonda koalicio kontraŭ malriĉeco kaj malsato, malferma al la partopreno de aliaj landoj. Tio estas alia grava iniciato, kaj se oni sukcesos ĝuste trakti ĝin, ĝi povas malfermi novan agadkampon por BRICS kaj meti ĝin en la avangardo de la lukto kontraŭ la ĉefaj tragedioj de la homaro.


Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio