Funkcios pasaĝeraj trajnoj inter ĉina kaj laosa urboj |
2023-04-12 |
La 13-an de aprilo inaŭguriĝos la pasaĝeraj trajnoj inter Kunming de Ĉinio kaj Vjentjano de Laoso. La vojaĝo inter la du urboj povas esti plenumita ene de unu tago. Vagonaroj kun la tipoj Fuxing kaj Lancang kaj maksimuma rapideco de 160 kilometroj hore, estos aplikataj por la fervojo. La vagonaro inkluzivas unu lokomotivon, unu unuaklasan vagonon, unu bufed-vagonon kaj ses duaklasajn vagonojn, kun la totala kapacito de 720 homoj. La informa montrilo, radiodissendo kaj serv-signo estos en la lingvoj ĉina, laosa kaj angla. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |